Miro Gavran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miro Gavran
Miro Gavran en 2008
Miro Gavran en 2008
Persona informo
Miro Gavran
Naskiĝo la  3-an de majo 1962(nun 1962-05-03) (61‑jara)
en vilaĝo Trnava proksime de la urbo Nova Gradiška, provinco Brod-Posavina de Kroatio
Nacieco kroata
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Alma mater Academy of Dramatic Art vd
Familio
Edz(in)o Mladena Gavran
Infanoj 1 infano
Profesio
Okupo verkisto aparte de teatraj dramoj
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miro Gavran (prononco [mǐːrɔ̝ gâv̞raːn]; naskiĝis la  3-an de majo 1962(nun 1962-05-03) en la vilaĝo Trnava proksime de la urbo Nova Gradiška, provinco Brod-Posavina de Kroatio, do nun 61-jara) estas kroata verkisto aparte de teatraj dramoj, sed ankaŭ de noveloj, romanoj kaj de porinfana kaj porjunula literaturo.

Li estas inter la plej kroataj verkistoj de sia generacio. Post studato en la Akademio pri Teatro, Kino kaj Televido en Zagrebo li inter la jaroj 1986 kaj 1992 laboris komence kiel dramverkisto, poste kiel arta direktoro en la konata Teatar &TD. Lia unua teatraĵo estis la dramo „Kreontova Antigona“ ("Antigona de Kreono"), publikigata en 1983. Ekde tiam li verkis pli ol tridek teatraĵojn, kiuj estis prezentataj en granda nombro de scenejoj en kaj ekster Kroatio . Unu el liaj plej grandaj sukcesoj estis la premiero de lia teatraĵo „Kraljevi i konjušari“ ("reĝanoj kaj ĉevalistoj", laŭ anglalingve tradukita titolo "reĝanoj kaj friponoj") en la teatra centro "Eugene O’Neill" en Waterford, Konektikuto, Usono. Per pluraj romanoj, porinfanaj kaj porjunulaj libroj li ankaŭ akiris renomon de literatura verkisto aprezata kaj de literaturaj kritikistoj kaj de la kroatlingva legantaro. Lia romano „Judita“ (2001) estis nomumita por la Internacia Literatura Premio de Dublino de 2003. En la Esperanto-movado ĝi konatiĝis per samnoma monodramo, kiun la scenaristino Maja Gregl adaptis al scenejo laŭ la romano kaj kiun teatre prezentis la aktorino Vida Jerman interalie dum la UK 2004 en Pekino.

Lia verkaro estis tradukita en pli ol tridek lingvojn, kaj li interalie estis premiigita "plej bona mezeŭropa verkisto de la jaro 1999". En 2003 li pro sia eksterordinara kontribuo al subteno de kulturaj eŭropaj valoroj en Zagrebo ricevis la premion "Eŭropa Cirklo", kaj en 2010 lia infanlibra verkaro estis nomumita por la Internacia Premio "Astrid Lindgren" de la sveda registaro. Kun sia edzino, la aktorino Mladena Gavran, li en aŭtuno 2002 fondis la teatron "Gavran" en Zagrebo.

Verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • „Kreontova Antigona“
  • „Noć bogova“
  • „Ljubavi Georgea Washingtona“
  • „Čehov je Tolstoju rekao zbogom“
  • „Najduži dan Marije Terezije“
  • „Kraljevi i konjušari“
  • „Shakespeare i Elizabeta“
  • „Pacijent doktora Freuda“
  • „Muž moje žene“
  • „Kad umire glumac“
  • „Zaboravi Hollywood“
  • „Sve o ženama“
  • „Sve o muškarcima"
  • „Vozači za sva vremena“
  • „Hotel Babilon“
  • „Kako ubiti predsjednika“
  • „Zabranjeno smijanje“
  • „Nora danas“

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • „Zaboravljeni sin“
  • „Kako smo lomili noge“
  • „Klara“
  • „Margita“
  • „Judita“
  • „Krstitelj“
  • „Poncije Pilat“

Porjunulaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • „Svašta u mojoj glavi“
  • „Kako je tata osvojio mamu“
  • „Zaljubljen do ušiju“
  • „Oproštajno pismo“
  • „Sretni dani“
  • „Igrokazi s glavom i repom“
  • „Pokušaj zaboraviti“
  • „Profesorica iz snova“