Miroslav Tyrš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miroslav Tyrš
Persona informo
Nomo Miroslav Tyrš
Dato de naskiĝo 17-a de septembro 1832
Loko de naskiĝo Děčín
Dato de morto 8-a de aŭgusto 1884
Loko de morto Ötz
Okupo
arthistoriisto kaj artkritikisto
Aĝo je morto 51
v  d  r
Information icon.svg

Miroslav Tyrš [tirŝ] (naskiĝis la 17-an de septembro 1832 en Děčín, mortis la 8-an de aŭgusto 1884 en Ötz) estis ĉeĥa arthistoriisto kaj artkritikisto

Li estis unu el la fondintoj de la gimnastikista-naciista movado Sokol.

Miroslav Tyrš naskiĝis kiel filo de germana kuracisto, kun la nomo Friedrich Tiersch. Restinte orfo li estis edukita de german-etnaj parencoj en Mladá Boleslav kaj parolis germane kaj ĉeĥe. Studinte ĉe la germana gimnazio en Prago kaj ĉe la filozofia fakultato (pri natursciencoj, filozofio kaj estetiko) li doktoriĝis en la filozofia fakultato.

Statuo de Tyrš, en gimnastikista vesto, antaŭ lia domo en Prago

Post siaj studoj li ekuzis la pseŭdonimon Miroslav Tyrš (la prononco de la familia nomo estas preskaŭ identa, kaj la slava "mir" egalas al la germana "fried"). Li engaĝiĝis pri la ĉeĥa naciisma movado kaj en 1862 fondis, kune kun Jindřich Fügner, la gimnastikan movadon Sokol. Li verkis "základový tělocvik" (baza gimnastiko) kaj kreis en ĝi ĉeĥlingvan terminaron pri gimnastiko.

En 1881 li estis nomumita docento de la Ĉeĥa Teknika Universitato Prago, unu jaron poste ties profesoro, sed je la kondiĉo, ke li rezignu pri laboro por Sokol.

En 1884 li malsaniĝis kaj por ripozo iris al Aŭstrio, al vilaĝo/valo Ötz. Je la 8-a de aŭgusto li foriris promeni, sed ne revenis; post kelkaj tagoj oni trovis lian kadavron en rivereto.