Miroslav Vitouš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miroslav Vitouš
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1947 (1947-12-06) (76-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Berklee College of Music
Familio
Frat(in)o Alan Vitouš
Amkunulo Magdalena Dietlová
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • universitata instruisto • komponistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.miroslavvitous.com
vdr

Miroslav Vitouš (naskiĝis la 6-an de decembro 1947 en Prago, Ĉeĥoslovakio) estas ĵaza basinstrumentisto kaj komponisto. Li famiĝis kiel kunfondinto de la mita ĵazroko-ensemblo Weather Report.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de ses jaroj li komencis ludi violonon, dekjaraĝe pianon, ekde la 14-a vivojaro li ludas kontrabason. Junaĝe li sukcese partoprenis naĝokonkursojn – tio sufiĉis por eniĝo en la ĉeĥan skipon por la olimpiaj ludoj. Unu el liaj unuaj muzikensembloj estis la triopo Junior Trio kun sia frato Alan ĉe frapinstrumentaro kaj sia ĉeĥa amiko Jan Hammer (kiu pli malfrue lanĉos per la titolmuziko por la televidserio Miami Vice vendofuroraĵon) ĉe muzikilaj klavaroj. Li havis klasikmuzikan edukadon pri kontrabaso ĉe la Praga Konservatorio de František Pošta kaj gajnis en 1967 kun sia triopo la Friedrich-Gulda-konkurson en Vieno, kio alportis al li kaj Jan Hammer stipendion por Muzikaltlernejo Berklee je Bostono.

La virtuoza ĵaza basludo de Vitouš igis la recenzistojn envicigi lin en unu klason kune kun Scott LaFaro, Dave Holland, Niels-Henning Ørsted Pedersen kaj Christian McBride. Karakteriza ekzemplo por la kontrabasludo de Vitouš estas aŭdebla je la sondisko Now He Sings, Now He Sobs (1968) kun Chick Corea ĉe piano kaj Roy Haynes ĉe frapinstrumentaron. Ĉi tiu albumo montras lian fortan ritman senton, novspecan promenbason samkiel lian forton kaj senzorgemon je la improvizado.

Sian unuan albumon Infinite Search el la jaro 1969, kiun li faris kiel bandestro, kaj kiu republikiĝis pli malfrue kiel Mountain In The Clouds, li verkis kune kun la pioniroj de la komencanta rokĵazo, John McLaughlin, Herbie Hancock kaj Jack DeJohnette, sed ankaŭ kun Eddie kaj Joe Henderson.

Li estis fonda membro de la bando Weather Report kaj verkis kun Jan Hammer, Freddie Hubbard, Miles Davis, Chick Corea, Wayne Shorter, Joe Zawinul kaj Jan Garbarek.

Vitouš esprimiĝis en kelkaj intervjuoj pri sia pridisputata forlasado dela ensemblo Weather Report, aparte pri sia rilato al Joe Zawinul. Alphonso Johnson, kiu Vitouš anstataŭis, jam post mallonga tempo estis forŝovata de la tre novigema kaj influa basgitaristo Jaco Pastorius.

En 1988 li revenis al Eŭropo kaj koncentriĝis nun pri komponado, muzikas tamen foje sur ĵazfestivaloj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1969 : Infinite Search (Mountain In The Clouds) (Collectables)
  • 1970 : Purple
  • 1976 : Magical Shepherd
  • 1976 : Miroslav (Freedom)
  • 1977 : Majesty Music
  • 1978 : Guardian Angels (Evidence)
  • 1979 : First Meeting (ECM)
  • 1980 : Miroslav Vitous Group (ECM)
  • 1982 : Journey's End (ECM)
  • 1985 : Emergence (ECM)
  • 1992 : Atmos (ECM)
  • 2000 : Conviction: Thoughts of Bill Evans (Challenge)
  • 2003 : Universal Syncopations (ECM)
  • 2007 : Universal Syncopations 2 (ECM)
  • 2007 : Between The Times (ACT)
  • 2009 : Remembering Weather Report (ECM)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]