Mirsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirsk
germane: Friedeberg am Queis

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbosetlejo
Mirsk (Pollando)
Mirsk (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Mirska
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Mirsk
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 12-a jarcento
Urborajtoj 13291337
Koordinatoj 50° 58′ N, 15° 23′ O (mapo)50.96916666666715.382777777778Koordinatoj: 50° 58′ N, 15° 23′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 369 m
Areo 14,65 km²
Loĝantaro 3706 (en 2021)
Loĝdenso 253 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-630
Telefona antaŭkodo 75
Aŭtokodo DLW
TERYT 5020112044
Estro Andrzej Jasiński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Wolności 39
Retpoŝto de estraro jasinski@mirsk.pl
Poŝtkodo de estraro 59-630
Telefono de estraro +48 075 647-04-40
Fakso de estraro +48 075 647-04-69
Poŝto de estraro mirsk@apnet.pl
Komunuma retejo http://www.mirsk.pl
vdr

Mirsk (germane Friedeberg am Queis ĝis 1945) estas urbo en sud-okcidenta Pollando, estas sidejo de urbo-kampa komunumo Mirsk kaj apartenas al provinco Malsupra Silezio (pole Dolny Śląsk). Ĝis 1945 la urbo troviĝis en Germanio kaj germane nomiĝis Friedeberg.

Lokiĝo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉe la rivero Kwisa (germane Queis), en izera montetaro (pole Pogórze Izerskie, [elparolu poguĵe izerskie], germane Isergebirgsvorland [elparolu Ízagebirksforlant]). Ĝi troviĝas 7 km sude de urbo Gryfów Śląski (germane Greiffenberg) kaj 8 km norde de urbo Świeradów-Zdrój (germane Bad Flinsberg).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kvanto de loĝantoj en jaroj 18852005:
jaro loĝantoj
1885 2.712
1890 2.670
1910 2.553
1933 2.746
1939 2.882
jaro loĝantoj
1970 4.390
1983 ~ 4.200
1995 4.353
2000 4.250
2005 4.154

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Mirsk estis fondita tie, kie proprietuloj de la proksima kastelo Czocha unue havis sian farmon. Ĉi tio okazis ne malfrue ol dum la 12-a jarcento, ĉar en dokumento el 1201 jaro oni skribis pri vokto Bernard Rym, kiu havis strigon en sia blazono (germane Eule). Pro tio la unua nomo de la setlejo estis Eulendorf – Striga Vilaĝo. Lokiĝo de la farmo kaj de la vilaĝo estis tre oportuna – ĉe rivero Kwisa kaj ĉe vojo de Jelenia Góra al Zittau.

14-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Mirsk kune kun ĉirkaŭaĵo en 1319 estis alligita al Javoria princlando, kaj poste, en 13291337 al setlejo oni donis urborajton laŭ juro de Lwówek Śląski. Princo de Javoria princlando Henryk la 1-a Jaworski ankaŭ donis al Mirsk mejloprivilegion pri vendado de biero. Li donis novan nomon de la urbo Fridberg (poste transformita al Friedeberg) kaj novan blazonon, kiu aktualas ĝis hodiaŭ: falkon, kiu tenas en beko ĉasigitan fiŝon. Post morto de la princo Henryk la 1-a Jaworski parto de lia havaĵo en Luzacio transposedis en 1346 Johano de Luksemburgio.
Mirsk kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj - Łęczyna kaj Mroczkowice – de ĉirkaŭ 1399-1400 apartenis al posedaĵo de familio Schaffgotsch, kiu rezidis en proksima kastelo Gryf, kaj restis ĉe Silezio kiel parto de la Svidna-Javoria princlando (de 1368 kiel feŭdo de “Ĉeĥa Krono”, de 1397 estiĝis parto de Ĉeĥio).

15-a kaj 16-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La urbo neniam havis remparon, nur ĉe pontoj estis konstruitaj pordegoj; malgraŭ tio dum milita invado de husanoj en 1431 kunigitaj soldatoj de la kasteloj Czocha, Gryf kaj Świecie defendis la urbon. Tamen jam en 1448 aro de migrintaj rabistoj ĉirkaŭrabis kaj bruligis la urbon. Doktrinoj de Marteno Lutero trovis ĉi tie adeptojn kaj en 1520-oj preskaŭ tuta ĉirkaŭa loĝantaro transkredis al protestantismo. En 1521 la urbo unuafoje festis en la 22-a de julio, ĉar en la tago de sankta Maria Magdalena okazis ĉiujara kermeso. En 1526 Mirsk troviĝis sub regado de Habsburgoj. Sekva granda incendio okazis ĉi tie en 1558. Baldaŭ post la rekonstruo de preĝejo kaj de urbodomo en 156566 en la ĉirkaŭaĵo okazis pesto, pro kio mortis ĉirkaŭ 3000 da urbanoj kaj loĝantoj de proksimaj vilaĝoj. Malgraŭ ĉi tiuj malbonsortoj Mirsk fine de la 16-a jarcento apartenis al plej gravaj lokoj en Silezio (kune kun Jelenia Góra, Gryfów Śląski, Kowary kaj Sobótka) kie oni produktis linan tolon.

17-a kaj 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dume de la tridekjara milito militistaroj de ambaŭ batalintaj armeoj rabadis la urbon eĉ 31 foje.

Pro ordono de imperiestro Ferdinando la 3-a pri “kontraŭreformacia reduktado” el 1653 oni deprenis preĝejon de protestantoj en 1654 (ankaŭ preĝejoj en proksima Rębiszów, Gierczyn kaj Proszowa). Protestantoj nur post 100 jaroj konstruis propran domon de preĝo en Mirsk. En 1767 lasta foje brulis preskaŭ la tuta urbo. La urbo estis rapide rekonstruita danke al helpo de Jelenia Góra, Kowary, Lwówek Śląski, Lubomierz, Wleń, Leśna, de familio Schaffgotsch kaj de Frederiko la 2-a.

Denove oni komencis produkti tolaĵojn. Produktitaj ĉi tie en la 18-a jarcento ŝtrumpoj estis eksportitaj eĉ ĝis Ameriko. En la urbo disvolviĝis facetado de valorŝtonoj kaj de vitro. En aŭgusto de 1970 familio de Fridrich (ĉirkaŭ 1800 jaro la familio estis konata pro bonaj facetadistoj) gastadis poeton Johann Wolfgang von Goethe, kiu tiam vojaĝis tra Malsupra Silezio. Kiam militistaro de Napoléon Bonaparte revenadis el Rusio kaj kiam estis batalhalto, proksime de Mirsk oni konstruis kelkcent da barakoj por francaj soldatoj.

19-a kaj 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1865 Jelenia Góra ricevis fervojan kuniĝon kun Lubań, ekestis ĉevaltira veturado al plej proksimaj fervojaj stacidomoj en Rębiszów kaj Gryfów Śląski. En la sama tempa periodo estis funkciigita mekanika ŝpinejo. En 1875 estis funkciigita presejo, kiu editis lokan gazeton Der Bote aus dem Queisthale (Kuriero el valo de rivero Kwisa), kiu estis eldonita ĝis 1945 (de 1926 sub ŝanĝita nomo Iser-Gebirgs-Zeitung (Gazeto de Izera Montaro).

En 1884 estis konstruita fervoja kuniĝo de Gryfów Śląski al Mirsk, kiu en 1904 estis plilongigita ĝis Jindřichovice pod Smrkem. La 31-an de oktobro 1909 estis inaŭgurita nova fervoja kuniĝo ĝis Świeradów-Zdrój.

En 1933 por volontigi pli multe da turistoj oni ŝanĝis nomon de la urbo el Friedeberg am Queis (Kvieta Monto ĉe rivero Kwisa) al Friedeberg im Isergebirge (Kvieta Monto en izera montetaro).

En 1937 estis festita la 600-a datreveno de la urbo. Ĉi-okaze oni sumigis, ke dum ĉi tiu tempa periodo en la urbo okazis 21 foje incendioj, 31 foje okazis inundoj, 7 foje pestoj mortigis multe da loĝantoj. La plej grandaj incendioj, post kiuj la urbo tra longa tempo rekonstruigis, okazis en jaroj: 1219, 1448, 1558, du foje en 1621, 1642, 1699 kaj 1767.

En 1938 al la urbo estis aldonita parto de vilaĝo Skarbków, kie dume la dua mondmilito funkciis punlaborejo, de 1944 filio de koncentrejo Gross-Rosen por judaj virinoj. Ili laboris en ŝpinejo kaj en surŝprucigejo. La 8-an/9-an de majo 1945 jaro la Sovetunia Armeo okupigis la urbon. Tuj post la milito la urbo nomiĝis Spokojna Góra, kiu estis traduko de ĝis nuna germana nomo. Sekve al la urbo estis donita hodiaŭa nomo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbodomo[redakti | redakti fonton]

Ĝuste en la centro de urboplaco staras renesanca urbodomo el 1558. La urbodoma turo estis alkonstruita unu jaro poste. Baroka helmo, kiu suprigas la turon devenas el la 18-a jarcento, kiam post incendio, la urbodomo estis alikonstruita. Post la sekva incendio en la 19-a jarcento la urbodomo denove estis alikonstruita. Sur la turo troviĝas blazono de la urbo, blazono de familioj Seidlitz kaj Schaffgotsch kaj stariga tabulo el 1559.

La preĝejo patronata de “Anunciacio de Plejsankta Maria Virgulino”[redakti | redakti fonton]



La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Anunciacio de Plejsankta Maria Virgulino” estis konstruita en jaroj 1562-67, en loko de la pli malnova, kiu estis la unua foje priskribita en 1346. La konstruaĵo estas en malfruegotika-renesanca stilo kaj havas halan formon kaj barokan turon, kiu estis alkonstruita en la 18-a jarcento. Ene de la preĝejo troviĝas gotika ligna skulptaĵo de la “Madono kun Infano” el la unua duono de la 15-a jarcento, renesanca ligna kesto por almozo el 1580, klasikisma baptujo el la 18-a jarcento, en la muroj epitafoj kaj tomboŝtonoj. Ankaŭ ene oni povas ekvidi orgenon, kiun konstruis Kristoforo Ferdinando Neumann en 1801, al kiu alkonstruis orgenan ŝrankon en 1806 ornamisto el Lubawka.

La tombeja preĝejeto patronata de “Sankta Barbara”[redakti | redakti fonton]

La ĉefa parto de la muroj de tombeja preĝejeto patronata de “Sankta Barbara” devenas el 1502. Ene troviĝas orgeno konstruita de konstruisto el Vroclavo Stiller pro mendo de grafino Maria von Schaffgotsch. Nun la orgeno estas komplete difektita kaj ne estas uzata dume diservoj.

La eksa protestanta preĝejo[redakti | redakti fonton]

La eksa protestanta preĝejo estis konstruita en 1757, kaj ĝia turo en 1881. La preĝeja ĉefa navo hodiaŭ ne havas tegmenton kaj la turo ne havas helmon. Ĉe la preĝejo troviĝas tomba kapelo de familio Kittelmann el 1751.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]