Mirza Mihdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mírzá Mihdí in 1868

Mírzá Mihdí estis dua filo de Bahá'u'lláh (1817-1892), la profeto fondinta de la Bahaa Kredo, kaj de Lia unua edzino Ásíyih Khánum (Navváb, 1820-1886).

Li naskiĝis en 1848 kaj estis titolita de sia patro kiel la "Plej Pura Branĉo" (Ghuṣn-i-Áthár).

Li estis marŝanta tien kaj reen sur la teraso de la prizono de Akko je la krepusko, kantante poemon verkitan de Bahá'u'lláh en Kurdistano (Qasídiy-i-Varqá'íyyih) [1], kiam dum siaj preĝado kaj meditado li senatente falis tra nebarita aperturo de tiu teraso. Li tiel frakasis al si ripojn kaj grave vundis pulmon. Sekve li mortis post 22 horoj je la 23-a de junio 1870.

Lia morto havas signifon por la bahaanoj, ĉar ili kredas, ke Bahá'u'lláh proponis al sia filo la eblecon resaniĝi. Tamen Mírzá Mihdí preferis oferi sian vivon, por ke malfermiĝu la pordoj de la prizono kaj por ke tie la pilgrimuloj vizitu Bahá'u'lláh-on. Tio okazis ne longe poste kaj Bahá'u'lláh eĉ ricevis la permeson transloĝiĝi ekster la prizono al domo de la urbo.

La Tomboj de Navváb kaj Mirzá Mihdí en Monumento-Ĝardenoj sur Monto Karmel
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».