Misaŭa
El Vikipedio
(Alidirektita el Misawa)
Misaŭa (japane 三沢市 [misaŭa-ŝi]) estas urbo en la orienta parto de Gubernio Aomori, Japanio, apud Pacifika Oceano. En 2009 ĝi havis proksimume 42 399 enloĝantojn, kaj kovris areon de 119,97 km². En Misaŭa troviĝas granda usona aerbazo, Aerbazo Misawa, kies proksimume dek mil usonanoj-loĝantoj ne estas kalkulitaj en la loĝantaro de la urbo.
Ĝemelurboj [redakti]
Objekto markanta la deirpunkto de la unua senhalta transpacifika aviado, en la aviadilo Miss Veedol
Misaŭa havas ĝemelurban rilaton kun la urboj Wenatchee kaj East Wenatchee, Vaŝingtonio, Usono.