Misery-Courtion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Misery-Courtion
Blazono de Misery-Courtion
Blazono de Misery-Courtion
Blazono de Misery-Courtion
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 51′ 6″ N 7° 3′ 59″ O / 46.85167 °N, 7.06639 °O / 46.85167; 7.06639 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 6″ N 7° 3′ 59″ O / 46.85167 °N, 7.06639 °O / 46.85167; 7.06639 (mapo)
Areo 11,41 km²
Alteco 580 m super marnivelo
Poŝtkodo 1721
Komunumkodo 2272
Mapo de Misery-Courtion
Mapo de Misery-Courtion
Mapo de Misery-Courtion
vdr

Misery-Courtion estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1494 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Misery-Courtion situas en la Friburga Mezlando inter la ebenaĵo de Broye en nordokcidento kaj la valo de Sarino en oriento, proksimume 9 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Misery (sur alteco de 581 m s.m. en sudokcidento), Courtion (sur alteco de 576 m s.m. en nordokcidento), Cormérod (sur alteco de 600 m s.m., en nordoriento) kaj Cournillens (sur alteco de 575 m s.m. en sudoriento), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,41 km², de kiuj 17,3% estas kovritaj de arbaro, 75,2% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Misery-Courtion limas en nordo al Villarepos, en nordoriento al Wallenried, en oriento al Courtepin, en okcidentsudokcidento al Barbereche, en sudokcidento al La Sonnaz, en sudo al Belfaux, en sudsudokcidento al Grolley, en sudokcidento al Léchelles, en okcidento al Oleyres (VD), kaj en nordokcidento al Avenches (VD).

Trafiko

Tra la komunumo pasas la sennumera kantona ĉefvojo de Avenches al Friburgo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sudokcidente apud Avenches. Per du lokaj buslinioj ĉiuj vilaĝoj de la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La komunumo estis fondita la 1-an de januaro 1997 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komununumoj Misery, Courtion, Cormérod kaj Cournillens. Dum la malnova reĝio ĝis 1797 la kvar vilaĝoj apartenis sub la Hospitala Flago al la urba ŝtato de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ili apartenis al la helveta distrikto Avences kaj poste ĝis 1848 al la distrikto Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ili estis atribuita al la friburga Lagodistrikto.[3]

La unua dokumenta mencio de Misery, kies malnova germanlingva nomo estas Miserach, datiĝas el la jaro 1176 kiel Misirie.[4] Cormérod en la germana lingvo nomiĝis antaŭe Kormerat kaj dokumente menciiĝis la unua fojon en la jaro 1142 kiel Cormoral.[5] Cournillens antaŭe en la germana lingvo nomiĝis Kurlin kaj estis menciita la unuan fojon en la jaro 1000 kiel Corlingino.[6] La unua dokumenta mencio de Courtion datiĝas el la jaro 1001 kiel Curtis Teudonis..[7]

Lingvoj

La oficiala lingvo de Misery-Courtion estas la franca, kiun okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 parolis 86,4% de la loĝantaro. 9,3% estis germanlingvanoj kaj 1,1% itallingvanoj.

Famaj personecoj

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Svisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Marianne Rolle: Misery-Courtion en Historia Leksikono de Svislando (2008-06-06)
  4. Fonto: Marianne Rolle: Misery en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-14)
  5. Fonto: Marianne Rolle: Cormérod en Historia Leksikono de Svislando (2004-03-05)
  6. Fonto: Marianne Rolle: Cournillens en Historia Leksikono de Svislando (2004-03-15)
  7. Fonto: Marianne Rolle: Courtion en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-20)

Eksteraj Ligiloj