Misiista pozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Misiista pozicio estas seksa pozicio tre kutime uzata en aliseksa kiel en samseksa amoro.

Alisekse

  • La penetrita persono (virino) kuŝas surdorse kaj disetendas la femurojn por ebligi sian kunamoranton sin teni inter ili. Ŝi povas envolvi sian kunamoranton per siaj gamboj. Ju pli ŝi suprenmetas siajn gambojn (direkte al sia kapo), des pli profunda estas la penetrado.
  • La penetranta persono (viro) kuŝas super la kunamorantino, fronte al ŝi, por plej taŭge penetrigi sian penison en la vaginon de la kunamorantino.


La avantaĝoj kaj malavantaĝoj

Avantaĝoj Malavantaĝoj
  • Ambaŭ kunamorantoj tre bone vidas unu la alian, kaj tiu pozicio ebligas karesi, kisi kaj buŝe ludi dum la koito.
  • La pozicio estas relative komforta ĉar la virino estas en ripoza pozicio dum la viro povas ripoziĝi sur ŝin.
  • Facilas stimuli la klitoron per frotado.
  • Por la viro, tiu simpla pozicio ankaŭ ebligas plibonigi sian kontrolon kaj malakceli la aferon por daŭra plezuro.
  • Por la unuaj seksaj spertoj, estas unu el la plej taŭgaj pozicioj, malpli impresa ol la aliaj.
  • La vira supereco povas estas agrabla por la viro.
  • La penetrita persono povas suferi pro la pezo de sia kunamoranto. Ĝi estas malfacila kaj eĉ foje neebla kaze de dikventreco aŭ gravedeco.
  • La vira supereco povas esti malagrabla por la virino.
  • Ĝi estas tre banala pozicio.
  • Kelkfoje, tiu pozicio povas faciligi tro rapidajn spermelĵetojn.

Samsekse

Origino de la vorto

Internaj ligoj

Eksteraj ligiloj