Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
flago de la Unuiĝintaj Nacioj

La Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo (angle United Nations Interim Administration Mission in Kosovo) estas intertempa civila administrado por la eŭropa regiono Kosovo sub organiza gvido de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La misio komenciĝis la 10-an de junio 1999, surbaze de la rezolucio 1244 de la Sekuraca Konsilio de UN.

La provinco ekde longe estas la temo de armita politika kaj teritoria disputo inter la registaro de Serbio (kaj antaŭ tio, de Jugoslavio), kiu pledas armee regi la provincon, kaj la plejparte etne albanlingva enloĝantaro de Kosovo, kiu per klara plimulto preferus sendependecon. Krom reguligi la administradon de la provinco ekde somero 1999, la rezolucio 1244 ankaŭ alvokis kreon de politika proceso por klarigi la estontan statuson de Kosovo - negocoj inter reprezenantoj de la enloĝantaro kaj la serbia registaro kun subteno de UN komenciĝis dum 2006.

La ĉefo de la misio teknike estas "Speciala Reprezentanto de la Sekretario Ĝenerala" ('SRSG'): li estas nomumita per la Ĝenerala Sekretatio de UN konsidere de rekomendoj el la membroŝtatoj de UN. Joachim Rücker, germana diplomato, ekde septembro 2006 estas la Speciala Reprezentanto, anstataŭigante Steven Schook kiu dum tri monatoj provizore plenumis la laborojn post la foriro de la antaŭa Speciala Reprezentanto Søren Jessen-Petersen dum junio 2006.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La misio estas dividita en kvar sekciojn, kiuj estas nomataj "kolonoj". Temas pri

La respondeco por la "kolonoj" I kaj II nun transdoniĝis al la institucioj de provizora memregado de Kosovo. Tamen UN daŭre observas kaj kontrolas la agadon.

La misio disponas pri proksimume 1985 internaciaj policistoj, kiuj helpas realigi la politikajn decidojn kaj stabiligi la juran stabilecon de la regiono. Armea unuo kun la nomo Kosovo-Forto aŭ mallonge KFOR sub gvido de la transnacia armea organizo NATO provizas aldonan internacian sekurecon sed ne estas sub rekta politika influo de la UN.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezolucio 1244, la misio interalie havas la taskojn

  • provizi bazajn civilajn administrajn servojn,
  • subteni la starigon de stabila aŭtonomio kaj memregado en Kosovo,
  • faciligi politikan proceson kiu decidos pri la estonta statuso de la provinco,
  • kunordigi la humanecan kaj katastrofokazan helpon de ĉiuj internaciaj helpopretaj organizoj,
  • subteni la rekonstruon de ŝlorila infrastrukturo,
  • vivteni civilan juran sistemon,
  • subteni la aplikon de la homaj rajtoj en la regiono kaj
  • garantii la sekuran kaj sendamaĝan revenon de ĉiuj rifuĝintoj al siaj hejmoj en Kosovo.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La misio estis kaj estas kritikata ne sukcesi en multaj de tiuj taskoj. Kaj la serboj kaj la albanoj de Kosovo en granda plejmulto malkontentas. Laŭ ilia observo, post ĝis nun pli ol sep jaroj da agado

  • ŝlosila infrastrukturo ne jam signife rekonstruiĝis, ekzemple daŭre plejparte mankas elektro,
  • la misio jam kreis konstitucian kadron por Kosovo, dum ĝi laŭ la rezolucio havis la taskon nur krei leĝan kadron,
  • La misio ĝis nun tre hezitis transdoni kompetetencojn al la provizoraj regionaj institucioj,
  • interetna perforto dumtempe reekflamis (plej forte dum marto 2004),
  • korupteco, inkluzive de suspekoj pri korupteco ene de la misio, restas granda problemo,
  • la apliko de homaj rajtoj restis problema, aparte konsidere al la regionaj komunumoj de malplimultoj,
  • ĝis nun ne sukcesis forigi paralelajn strukturojn, kiuj pluekzistas sendepende por albanoj kaj serboj, kaj daŭre la sanaj kaj edukaj sercoj por la serboj de la provinco restas finance dependaj de Serbio,
  • la misio estis akuzata malsukcesi en la starigo de ekonomia evoluiga strategio,
  • fine de 2007 laŭ humanecaj instancoj daŭre estas proksimume 250.000 rifuĝintoj, plejparte serblingvanoj, kiuj daŭre ne sentas sin sekuraj reveni al siaj hejmoj - albanlingvaj kosovanoj rifuĝintaj el la dividiĝinta urbo Mitrociva ĝis nun ne rajtis reveni,
  • laŭdire sekretaj kaj internaj armiaj unuoj de la serba registaro daŭre neleĝe agas en la regiono, aparte en la nordo,
  • ekde la komenco de la misio dum 1999, laŭ pluraj internaciaj organizoj iĝis celo de plialtiĝanta nombro de virinoj kaj knabinoj perfortataj en devigan prostitucion - laŭ Amnestio Internacia, plej multaj tiaj virinoj estas altransportataj el Moldavio, Rumanio, Bulgario kaj Ukrainio [1] [2] [3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]