Misisipia Birdovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flave: la Misisipia Birdovojo

La Misisipia Birdovojo estas vojo por birdomigrado kiu ĝenerale sekvas la areojn de la rivero Misisipo en Usono kaj de la rivero Makenzio en Kanado. La ĉefaj pintoj de la flugvojo inkludas centran Kanadon kaj la regionon ĉirkaŭ la Golfo de Meksiko. La migrovojo tendencas mallarĝiĝi konsiderinde en la malsupra valo de la rivero Misisipo en la ŝtatoj Misurio, Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano, kio rezultas en tre alta nombro de birdospecioj troviĝantaj en tiuj areoj. Kelkaj birdoj uzas tiun flugovojon por migri el la Arkta Oceano al Patagonio.

Tiu vojo estas uzata de birdoj tipe ĉar ne estas montoj aŭ eĉ bordoj de montetoj barante tiun vojon ĉe la tuta etendo. Krome ekzistas bona havigo el akvo, manĝo kaj kovro en la tuta longo. Ĉirkaŭ 40% de ĉiuj nordamerikaj migrantaj akvobirdoj kaj vadbirdoj uzas tiun vojon.

La aliaj ĉefaj flugovojoj por nordamerikaj birdoj estas la Atlantika, la Centra kaj la Pacifika Birdovojoj. La Centra Birdovojo kuniĝas kun la Misisipia Birdovojo inter Misurio kaj la Golfo de Meksiko. En la nordaj partoj de la supra Misisipo, la birdoj kuniĝas en la areo Driftless, uzante la rezervejojn de la Misisipo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]