Misisipia milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Misisipia milvo
Misisipia milvo
Misisipia milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Milvenoj Milvinae
Genro: Ictinia
Specio: I. mississippiensis
Ictinia mississippiensis
(Wilson, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Misisipia milvo, Ictinia mississippiensis, estas malgranda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ la aglojn, akcipitrojn kaj vulturojn.

Aspekto

Ĝi estas 30–37 cm longa el beko al vosto kaj havas enverguron averaĝe de 91 cm. Ties pezo estas el 214 al 388 g.[1] Plenkreskulo estas griza kun pli malhelgriza en vostoplumoj kaj eksteraj flugilplumoj kaj pli helgriza en kapo kaj internaj flugilplumoj. Maskloj kaj inoj aspektas simile, sed maskloj estas iom pli palaj en kapo kaj kolo. Okulirisoj kaj kruroj estas ruĝaj.

Junuloj havas zonostriajn vostojn kaj striecajn korpojn.[2]

Misisipiaj milvoj havas mallarĝajn, pintecajn flugilojn kaj estas sveltaj dumfluge, ofte ŝajne flosantaj aere. Ne malkomunas vidi kelkajn cirklantajn en la sama areo.

Kutimaro

Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj kiujn ili kaptas dumfluge. Ili manĝas cikadojn, akridojn, grilojn, koleopterojn, libelojn kaj aliajn rikoltodamaĝajn insektojn, pro kio ili estas ekonomie gravaj. La birdo forigas flugilojn kaj krurojn kaj englutas la korpojn. Oni scias, ke ili foje manĝas ankaŭ malgrandajn amfibiojn, kuniklojn kaj foje eĉ pli malgrandajn birdojn, sed plej ofte de ŝosemortinto.

Ties alvoko estas altatona krio, laŭsone simila al tiu de akra hundoludo.

Ili ripozas, manĝas kaj moviĝas are. Ili flugas rektece pli ol cirklece. Ili estas grupemaj.

Reproduktado

Misisipiaj milvoj reproduktiĝas en centra kaj suda Usono. Ties reprodukta teritorio malpliiĝis lastajn jarojn kaj tiele la Misisipiaj milvoj vidiĝis en sudaj ŝtatoj kiaj Nov-Anglio kaj tiom for kiom ĝis Newmarket NH [3]. Ili migras al suda subtropika Sudameriko kaj restas ankaŭ en sudaj Florido kaj Teksaso vintre. Plej parto faras flugveturadon de ĉirkaŭ 5000 km, ĝis la centro de Sudameriko.

Tiu specio estas monogama. La reprodukta sezono okazas el majo al julio. Post 5 aŭ 7 tagoj post ties alveno, la paro ekkonstruas neston tute novan aŭ rekonstruas eksan. Ili instalas ĝin sur grava forko, 3 al 30 m supergrunde. Foje ĉe vespejo aŭ abelujo kiu utilas kiel efika protektilo kontraŭ parazitoj. La nesto estas konstruata el malgrandaj herberoj kaj ligneroj kaj kovrata per musko. Oni rekovras ĝin el freŝaj folioj, por kaŝi manĝerojn.

La inoj de Misisipiaj milvoj kutime demetas du blankajn ovojn (rare 1 aŭ 3) en nestoj el bastonetoj fare en vario de deciduaj arboj. Dum la pasintaj 75 jaroj, ili suferis ŝanĝojn en sia nestohabitato pro uzado de arbaroj kaj savanoj por fari ventorompilojn kaj nun estas tre komunaj nestumantoj en urbaj areoj de ĉiu ajn grando en okcident-sud-centraj ŝtatoj.

Misisipiaj milvoj nestumas en kolonioj kaj ambaŭ gepatroj (pariĝintaj el antaŭ alveno al la nestejo) kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 30 tagoj kaj idozorgas.[4] Ili faras unu ovodemetadon pojare kaj eloviĝo okazas post 30 al 32 tagoj. Elnestiĝo okazas post kromaj 25 al 35 tagoj kaj ankoraŭ oni manĝigas la idojn dum 2 pluaj semajnoj antaŭ ekflugo. La junuloj sendependiĝas post 10 pluaj tagoj.

Tiu specio estas unu de la raraj rabobirdoj kiuj ĝuas helpantojn. Tiuj estas ĝenerale unujaruloj, kiuj defendas la neston, partoprenas en ties konstruado, kovas ovojn kaj idozorgas.

Nur ĉirkaŭ duono de tiuj milvoj sukcese reproduktiĝas. La ovaroj estas viktimoj de ŝtormoj kaj predantoj kiaj lavursoj aŭ la Granda kornostrigo. Pro la malgranda kvanto de predantoj en urbaj areoj, la Misisipiaj milvoj produktas pli da idoj en urbaj areoj ol ĉe ruraj areoj.

Ili havas averaĝan vivodaŭron de 8 jaroj[4].

Kvankam la Misisipia milvo ne estas endanĝerata specio[5], ĝi estas protektata laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918[6], kiu protektas birdojn, ties ovojn kaj ties nestojn (ĉu okupatajn ĉu malplenajn) el forigo aŭ detruo sen la taŭgaj permesiloj. Tio povas fari el la birdo iom ĝenan kiam ili elektas nestumi en loĝataj urbaj lokoj kiaj golfejoj aŭ lernejoj. Tiuj birdoj protektas siajn nestojn per plonĝado kontraŭ eventualajn minacojn, inklude homojn. Resti je almenaŭ 50 jardojn el nestoj estas la plej bona sistemo eviti konfliktojn kun birdoj. Se neeviteble, vesti ĉapelon aŭ agiti manojn enaere evitus kontaktojn sed ne evitos la plonĝan kutimon.

Bildaro

En popola kulturo

"Mississippi Kite" nome Misisipia milvo estas titolo de kanto de Kristin Hersh registrita de CASH Music aŭguste de 2008; “You ... carve out insects to feed us all” (Vi elfosas insektojn por manĝigi nin ĉiujn).

"Mississippi Kite" aŭ Misisipia milvo estas nomo de projekto de liverpula muzikisto Gerard Hart. Li kutime laboras pri materialo kiu disponeblas ĉe www.Mississippikite.co.uk el komenco de 2011.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Ictinia_mississippiensis.html
  2. Udvardy, Miklos D. F.; John Farrand, Jr. (1994), National Audubon Society Field Guide to North American Birds Western Region, New York: Alfred A. Knopf, pp. 349–350, (ISBN 0-679-42851-8) 
  3. "Bird Unseen in N.H. Spotted in Newmarket", WMUR-TV, [http://www.wmur.com/family/16701323/detail.html
  4. 4,0 4,1 Andelt, William F. (1994), "Mississippi Kites", Internet center for wildlife and damage management handbook: E76, http://icwdm.org/handbook/birds/bird_e75.pdf 
  5. BirdLife International (2004). Ictinia mississippiensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Informo pri specio Malplej Zorgiga
  6. Birds Protected Under the Federal Migratory Bird Treaty Act, http://www.pacificwildlife.org/info/Online%20Docs/fmbtaList.pdf