Missa in Angustiis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Missa in angustiis (Meso en angoro; ankaŭ Nelson-Meso, Hob. XXII: 11) en d-minoro estas la 11a meskomponaĵo de Joseph Haydn (1732-1809) el la jaro 1798. La praprezentado okazis samjare en Eisenstadt.

Fono[redakti | redakti fonton]

Haydn verkis la meson por sia longjara komisianto kaj patrono Princo Esterhazy. Kiel diras ĝia nomo„Meso en angoro“, la meso ekestis en ege malfacila epoko, nome tiu de la napoleonaj militoj. Tio montriĝas ankaŭ per tio, ke ĝi estas la ununura meso, kiun Haydn verkis en minora gamo. Krome la ensemblo konsistas el tri aldonaj trumpeto, ĉar la princo maldungintis siajn lignoblovistojn. La origina ensemblo do estis: arĉinstrumentoj, trumpetoj, orgeno kaj timbaloj. Haydn poste replenigis ĝin per lignaj blovinstrumentoj.

La meso havas jenajn klasikajn movimentojn: Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus, Benedictus kaj Agnus Dei. Ĝi surmontras multajn tenebre sonantajn momentojn, sed interese ankaŭ jubilajn trumpetofanfaraĵojn.

Kromnomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi dankas sian kromnomon al la fakto, ke la brita admiralo Horatio Nelson dum sia hejmenvojaĝo de la venkinta marbatalo antaŭ Aleksandrio (ĉe Abukiro), kie li neniigis preskaŭ la tutan francan ŝiparon, vizitis Princon Nikolaus la 2a de Esterházy, dum kiam oni prezentis al Nelson ĝuste ĉi tiun meson.

Alia legendo diras, ke Haydn dum la laboro pri la meso eksciis, ke Nelson venkis Napoleon ĉe Abukiro. Al tiu oni ankaŭ atribuas la trumpetofanfaraĵojn ene de la Benedictus.

Vd. amkaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. C. Robbins Landon, Missa in Angustiis d-Moll "Nelson-Messe", Hob. XXII:11, Studienpartitur, Verlag Eulenburg [1]