Mister X (rusa filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Kalman Imre.jpg
Kálmán Imre - aŭtoro de la opereto
Sinjoro Ikso
Dosiero:Mister X 1958.jpg
filmo
Originala titolo Мистер Икс
Produktadlando  Sovetunio
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1958
Daŭro 95 minutoj
Ĝenro melodramo, muzikalo
Kameraado Vladimir Burykin
Reĝisoro(j) Julio Ĥmelnickij
Scenaro Nora Rubinŝtejn
Muziko de Kálmán Imre
Ĉefrolantoj Georg Ots
Marina Jurasova
Produktinta firmao Lenfilm
IMDb
vdr

Mister X (ruse Мистер Икс, t.e. Sinjoro Ikso) estas fama rusa nigra-blanka filmo aperinta en 1958 dum ekzistado de Sovetunio.

Ĝi baziĝas sur enhavo de rimarkinda opereto de hungara komponisto Kálmán Imre "Die Zirkusprinzessin" (La Cirkprincino) verkita en 1926.

Surscenigisto Julio Ĥmelnickij sukcesis kolekti grupon de talentaj geaktoroj kaj gekantistoj por produkti la filmon en kinostudio "Lenfilm" funkcianta en tiama Leningrado (nun Sankt Peterburgo).

Scenaristino Nora Rubinŝtejn kaj poetino Olga Fadejeva tre perfekte tradukis la germanan tekston kaj enmetis la ruslingvajn versojn kune kun bela muziko de Kalman.

Ĝis nun la filmo furoras en Ruslando kaj eksaj respublikoj de USSR, precipe pro neforgeseblaj, bonsonaj kanzonoj, kiujn kantas ĉefrolulo Georg Ots. Kelkaj humuraj frazoj el la filmo eĉ venis en la rusan folkloron.

Temo

Laŭ la germanlingva libreto, kiun verkis Alfred Grunwald kaj Julius Brammer, eventoj de la opereto "Die Zirkusprinzessin" okazas en 1912 en Sankt Peterburgo (Rusio) kaj Vieno (Aŭstrio-Hungario). Ĝi aperis en Viena Ŝtata Operejo la 26-an de marto 1926.

Mondumo de la rusa ĉefurbo estas intrigita de nova brilanta stelo de la cirko. Mistera juna akrobato, kiu neniam demetas sian maskon, debutis kun granda sukceso sub pseŭdonimo Mister X. Tie aperas lia korŝira amo al unu aristokratino, kiu finfine iĝis reciproka kaj feliĉa. Tiam li komunikas al sia amatino, ke li same apartenas al mondumo kaj estas aristokrato devigita kaŝi siajn nomon kaj civilan statuson por ne kompromiti ŝin.

En la rusa versio de la libreto spektaĵoj okazas en Parizo kaj multaj roloj estis ŝanĝitaj aŭ aldonitaj. Danke al rusaj libretistoj aperis la nomo de la restoracio "La Verda Papago", en kiu okazas rimarkindaj eventoj.

Unufojon en 1927 la opereton surscenigis la elstara reĝisoro kaj komika aktoro Grigorij Jaron, kiu en la filmo ludas rolon de bizara kelnero Pelikan.

Partiojn de Mister X sur la rusaj scenoj kaj en la filmo kantis baritonuloj (la plej fama estis Georg Ots), kvankam la originalan germanlingvan tekston, kutime kantas tenoruloj, do arioj malsupreniris al tono suben.

Rolularo


Humuraĵoj

La ĉefa ĝenro de la filmo estas muzika melodramomuzikalo, kiun plenigas multaj humuraj scenoj. Jen du ekzemploj, kiuj iĝis realaj aforismoj de la rusa folkloro.

  • kelnero Pelikan konversacias kun la hotelmastrino Karolina, ĉe kiu li servadas jam kvardek jarojn:

"- Iam vi estis etulino, tia malgranda, rozkolora kaj pufa simila al porkidino. Iom post iom ĝi kreskis, kreskis kaj finfine maturiĝis tia granda ...

- Kio maturiĝis?

- Ve, kio maturiĝis, tio jam maturiĝis."

  • Virinojn oni ĉiam portas enbrake, sur ŝultrojn ili sidiĝas mem.

Surekranigoj

en Germanio dufoje aperis filmoj:

  • Die Zirkusprinzessin (1929) reĝisoro Victor Janson, gescenaristoj Jane Bess kaj Kálmán Imre;
  • Die Zirkusprinzessin (1970) reĝisoro Manfred R. Köhler;

en Sovetunio dufoje aperis filmoj:


Eksteraj ligiloj

  • [2] kiel oni produktis la filmon ruse