Mistikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mistiko)

Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inicio) estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditadoasketismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de pitagorismo, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.

Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: Guillaume de Saint-Thierry, majstro Eckhart, Jakob Böhme. La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.

Proprecoj de la religia mistikismo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]