Distrikto Meza Ercmontaro
La distrikto Meza Ercmontaro (germane Mittlerer Erzgebirgskreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).
| Distrikto Meza Ercmontaro | |
|---|---|
| Origina nomo | Mittlerer Erzgebirgskreis |
| Estas parto de | Saksio |
| Administra centro | Marienberg |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 91.548 |
| Loĝdenso | 154 hom./km² |
| Areo | 595,36 km² |
La Distrikto Meza Ercmontaro sur la mapo de Saksio |
|
| Aŭtaj kodoj | MEK |
| La oficiala paĝaro | |
La Distrikto Meza Ercmontaro (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Marienberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 595,36 km² loĝas 91.548 homoj; do meznombre 154 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Meza Ercmontaro estas signita per 12.
Najbaraj distriktoj estas norde Freiberg, sudoriente la ĉeĥa regiono Karlovy Vary, sudokcidente Annaberg, okcidente Stollberg kaj en la nordokcidento la eksterdistrikta urbo Chemnitz. Germane la distrikto havas la nomon Mittlerer Erzgebirgskreis.