Mius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mius

...en Ukrainio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 258 km
Akvokolekta areo 6 680 km²
Averaĝa trafluo 12,1 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 320 m
Enfluejo estuaro de Mius,
Azova Maro
- Alteco 0 m
Geografio
Rivero en Eŭropo
vdr

Mius estas rivero en orienta-Ukrainio kun longo de 258 km. La rivero fontas en la Altebenaĵo de Doneck. Ĝi estas la limo inter Donecka provinco kaj Luhanska provinco. Oni konstruis plurajn baraĵlagojn en la rivero por la provizo de trinkakvo en la regiono. La rivero elfluas en la estuaro de Mius (kiu situas ĉe la Azova Maro) apud la urbo Taganrog.