Mizogineco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mizogineco estas malsaneca malinklino al la seksaj rilatoj kun virino, aŭ eĉ al la nura ĉeesto de virino. La responda vorto mizogino estas homo, kiu malamas kaj evitadas la virinojn.

La termino devenas el la helena antikva epoko kaj konsistas el la antikvaj grekaj vortoj μισεῖν, misein, "malami" kaj γυνή, giné "virino". La forta malamo de virinoj povas esti kaj individua fenomeno kaj ankaŭ esprimo de socia seksismo.

La parenca vorto mizandreco (neologismo el la feminisma movado de la 20-a jarcento) signas la respondan fortan malamon de ĉiuj viroj, la en PIV menciata kaj ekde la helena antikva epoko konata fenomeno de mizantropeco la ĝeneralan malamon de homo al ĉiuj aliaj homoj, sendepende de sekso. La parenca vorto filogineco signifas inklinon, amon aŭ admiron al virinoj.

Historio de la termino[redakti | redakti fonton]

Cicerono (Marcus Tullius Cicero) notas, ke la helenaj filozofoj komprenis mizoginecon kiel esprimon de timo.[1]

En la teorio de feminismo esprimiĝis la opinio, ke la mizogineco estus rekonebla kaj kiel kaŭzo kaj kiel konsekvenco de persistaj patriarkecaj strukturoj en multaj homaj societoj.[2] Pluraj elstaraj feministoj havas la tezon, ke la diskriminacio de virinoj baziĝu je socie flegata mizogineco. En la prifeminisma literaturo ja oni kutime distingas inter mizogineco, kontraŭina socia seksismo kaj ideologia kontraŭfeminismo[3] sed foje la tri terminoj ankaŭ uziĝas sinonime.[4]

Aliaj sociologoj kiel ekzemple la germano Rolf Pohl substrekas, ke multaj viroj komprenus kiel minaco iujn virinojn, kiuj reprezentus alternativan socian rolon de ineco. Ĉe iuj aparte psike malsekuraj viroj tio esprimiĝus en perforto kaj diskriminacio kontraŭ virinoj. Plej ofte la kondutomekanismoj tamen estus pli subtilaj, kaj subkonsciaj.[5]

Mizogino en la kulturo kaj religio kaj ...[redakti | redakti fonton]

Foje oni akuzas kristanismon pri tia antaŭjuĝo. Tamen, la Biblio (1,16 de la Genezo, viro kaj virino estas kreitaj samtempe kaj kune laŭ la bildo de Dio, kaj tial ili estas egalaj en digno.

Foje ankaŭ homoj de scienco sin forlasis al tiu antaŭjuĝoj kiel evidentigas la jenaj votoj: «La virinoj estas malpli inteligentaj ol la viroj, ĉar malpli evoluiĝintaj, Necesas allasi ke la pli feblaj mortu por plibonigi la specion. Kaj ankaŭ malpermesi geedziĝon al tiuj kiuj havas heredajn malsanojn ». Temas pri vortoj de Charles Darwin skribitaj en sia precipa verko «La origino de la specio» (The descent of Man, and selection in Relation to Sex) (1871). [1] Arkivigite je 2009-06-29 per la retarkivo Wayback Machine [2] Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcus Tullius Cicero, Tusculanae Quaestiones, libro 3, ĉapitro 11.
  2. Kate Millett: Sexual Politics
  3. Ute Planert: Antifeminismus im Kaiserreich. Diskurs, soziale Formation und politische Mentalität [germane, en pli-malpli-traduko: "Kontraŭfeminismo en la Germana Regno. Priskribo, socia formiĝo kaj politika etoso"]. Göttingen 1998, p. 12.
  4. pri la tri korespondaj germanaj terminoj vidu: Bernd Maelicke (eldoninto): Lexikon der Sozialwirtschaft ["leksikono de socia ekonomiko"]. Baden-Baden 2007, ISBN 3-8329-2511-2; Heinz Schreckenberg: Erziehung, Lebenswelt und Kriegseinsatz der deutschen Jugend unter Hitler. ["eduko, vivstilo kaj milita utiligo de la germania junularo sub Hitlero"]. Monastero / Hamburgo / Londono 2001, p. 197, ISBN 3-8258-4433-1
  5. Rolf Pohl: Feindbild Frau: Männliche Sexualität, Gewalt und die Abwehr des Weiblichen ["malamikoimago virino: vira sekseco, perforto kaj la defendo kontraŭ ineco"]. Hanovro 2004, ISBN 3-930345-36-6

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]