Miĥail Lazarev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Lazarev
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1788 (1788-11-03)
en Vladimir
Morto 11-an de aprilo 1851 (1851-04-11) (62-jaraĝa)
en Vieno
Tombo St. Vladimir's Cathedral
Lingvoj rusa
Loĝloko Mikhail Lazarev House, Sevastopol
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Naval Cadet Corps
Familio
Patro Pyotr Gavrilovich Lazarev
Frat(in)o Andrey Lazarev
Edz(in)o Yekaterina Lazareva
Infanoj Pyotr Lazarev • Anna Skalon
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr

Admiralo Miĥail Petroviĉ Lazarev (ruse Михаил Петрович Лазарев; la 3-an de novembro 1788 – la 11-an de aprilo 1851) estis rusa mararmea komandanto kaj esploristo. Li trifoje ĉirkaŭnavigadis la terglobon. Kiel komandanto de la ŝipo Mirnij kaj kun Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1819–1821 (Bellingshausen komandis la ŝipon Vostok), Lazarev partoprenis en la malkovro de Antarkto kaj de nombraj tieaj insuloj. La 28-an de januaro 1820 la ekspedicio malkovris la antarktan kontinenton, alproksimigante al la antarkta marbordo ĉe la koordinatoj 69°21′28″S 2°14′50″W kaj vidannte glacikampojn tie. Dum la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj li estis militista komandanto en la mararmeoj de Mediteraneo, poste en la Balta Maro kaj poste denove en la Nigra Maro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]