Miĥeil Saakaŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥeil Saakaŝvili
Persona informo
მიხეილ სააკაშვილი
Naskiĝo 21-an de decembro 1967 (1967-12-21) (56-jaraĝa)
en Tbiliso
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj kartvelarusaanglaukrainafranca vd
Ŝtataneco sen valoro • SovetunioKartvelioUkrainioUkrainio vd
Alma mater George Washington University Law School • Columbia Law School • Institute of International Relations of Taras Shevchenko National University of Kyiv • Universitato de Strasburgo • Haga Akademio de Internacia Juro • Universitato de MiamiUniversitato KolumbioUniversitato George Washington • Eŭropa Universitat-Instituto vd
Partio Unuiĝinta Nacia Movado • Movement of New Forces • Union of Citizens of Georgia vd
Subskribo Miĥeil Saakaŝvili
Familio
Patrino Giuli Alasania vd
Edz(in)o Sandra Roelofs vd
Profesio
Okupo juristopolitikistoadvokato • televida prezentisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥeil SAAKAŜVILI (kartvele მიხეილ სააკაშვილი, ukraine Міхеіл Саакашвілі; naskiĝis la 21-an de decembro 1967) estis prezidento de Kartvelio en la jaroj 2004-2013.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Ukrainio li studis ĉe la Kieva Instituto de Internaciaj Rilatoj kaj flue parolas la ukrainan lingvon[1]. Poste li studis en Universitato Kolumbio (Novjorko, Usono). Poste li doktoriĝis en Universitato Vaŝingtono (federacia distrikto Kolumbio).

Poste Saakaŝvili studis kaj laboris en Eŭropo (Francio, poste Norvegio). En 1995 li revenis al Tbiliso laŭ invito de Zurab Ĵvania, kiu nome de la tiama prezidento Eduard Ŝevardnadze serĉis talentajn junulojn por refreŝigi politikan eliton de la ŝtato.

Krom la kartvela kaj la rusa (la du gepatraj lingvoj), li parolas angle, france kaj ukraine[2].

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Saakaŝvili gajnis la balotojn en Kartvelio post paca ribelo, konata kiel la Revolucio de la Rozoj en 2003. Post la unua elekto li estis unu el la plej junaj ŝtatestroj de la mondo. Li estis ankaŭ prezidento de Kartvelio dum la kvintaga milito kun Rusio en 2008.

En novembro 2013, Giorgi Margvelashvili sukcedis Saakaŝvili kiel prezidenton. Depost tiam li ĉefe pasigis sian tempon en Usono kaj Ukrainio. En Kartvelio mem Saakashvili estas serĉata rilate al la atakoj kontraŭ televidaj kanaloj kaj la subpremo de kontraŭregistaraj manifestacioj en novembro 2007, pro kiuj li povus esti kondamnita al kvin ĝis ok jaroj da malliberejo.

Miĥeil Saakaŝvili en la kijiva Eŭromajdano en la fino de 2013

En oktobro 2021, Miheail Saakaŝvili, estis arestita post kontraŭleĝa reveno al sia lando, post ekzilo ekster Kartvelio ekde 2013. Geston li klarigis per sia volo batali kune kun siaj samlandanoj en la lando.

Guberniestro en Ukrainio[redakti | redakti fonton]

En 2015 Miĥeil Saakaŝvili fariĝis guberniestro de Odeso (Ukrainio) kaj kiu okaze de tio ricevis la ukrainan ŝtatanecon. Ĉar koruptado ne nur en Kartvelio, sed ankaŭ en Odeso estis granda problemo[3], Saakaŝvili ankaŭ volis tie lukti kontraŭ korputon, sed en novembro 2016 li devis rezigni pri sia lukto, ĉar li ne sukcesis haltigi la koruptadon[4].

Saakaŝvili volis anstataŭigi prezidenton Poroŝenkon en postaj balotoj, akuzinte la prezidenton pri rezigno de siaj promesoj elradikigi koruptadon kaj efektivigi reformojn, kiujn li donis dum la Majdanaj protestoj en 2014, renversintaj regadon de prezidento Janukoviĉ[1]. Poroŝenko ne ŝatis la akuzojn kaj organizis senigon de Saakaŝvili je ukraina civitaneco (pro indiko de falsaj informoj en la enketo, plenigita en 2015), tiel en julio 2017 Saakaŝvili iĝis persono sen ajna civitaneco, ĉar li ne nur perdis la naciecon en Kartvelio, sed ankaŭ tiun, kiun li obtenis en Ukrainio[5].

Reakiro de la ukraina civitaneco[redakti | redakti fonton]

Fine de majo 2019, Saakaŝvili reakiris la ukrainan civitanecon per dekreto de la nova prezidento Zelenskij[6]. Zelenskiij restarigis la ukrainan civitanecon de Saakaŝvili inter siaj unuaj oficialaj agoj kiel nova prezidento de Ukrainio.

En 2020 Saakaŝvili revenis kiel konsilisto de Zelenskij, ĉar kun la koronvirusa-pandemio Zelenskij ricevis „klaran mandaton de la ukrainia loĝantaro purigi la koruptadon, kiun heredis Ukrainio, kaj kontraŭstari la interesojn de la oligarkoj[7]. En Ukrainio ekzistas eĉ 'muzeo pri koruptado' (ukraine: Mezhyhirya), iama privata loĝejo de Viktor Janukoviĉ en la vilaĝo Novi Petrivtsi, distrikto Viŝhorod, Kieva provinco[8].

Elmigrado al Nederlando[redakti | redakti fonton]

Saakaŝvili loĝas en Nederlando depost la 14-an de februaro 2018. Li povis akiri restadpermeson surbaze de familia reunuiĝo, ĉar lia edzino estas nederlandanino, la nederlanda Sandra Roelofs. Jam en decembro 2017 Nederlando montris sian pretecon akcepti la eks-prezidenton[9]. En Nederlando li daŭrigis siajn agadojn kiel membro de ukraina opozicio[6].

En Kartvelio denove[redakti | redakti fonton]

Aŭtune de la jaro 2021 Saakaŝvili provis neleĝe eniri teritorion de Kartvelio, ĉe kiu provo lin arestis la polico. Ĉar li jam estis pli frue kondamnita al malliberigo pro diversaj krimoj, li estis sendita al malliberejo, kie li komencis malsatan strikon. Kiel evidentiĝis, li tamen manĝetis kaj uzis vitaminojn por pli facile elteni la malsaton. Malgraŭ tio oni konstatis danĝeran staton de la sano kaj la 20an de novembro 2021 transportis la eksan prezidenton al militista malsanulejo en Gori[10].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Sergei Karazy, Margaryta Chornokondratenko, Saakaŝvili planas unuigi ukrainan opozicion kontraŭ prezidento, Reuters, la 11-an de septembro 2017
  2. „Georgian President Mikheil Saakashvili, who speaks English, Russian, French, and Ukrainian in addition to Georgian“
  3. Ukrainio rangas la 131-an lokon sur entute 176 landoj en la korupto-indekso de Transparency International. Kartvelio kiu komence de la 21-a jarcento rangis tute sube, kompare situas nun en la 44-a loko.
  4. (en) Natalia Zinets & Alexei Kalmykov, 'Quitting as Regional Governor, Saakashvili hits out at Urkaine's Poroshenko[rompita ligilo]', Reuters.
  5. https://lenta.ru/news/2017/07/26/mosichuk/
  6. 6,0 6,1 (nl) Saakaŝvili reakiras ukrainan civitanecon, nrc.nl, la 28-an de majo 2019
  7. (en) Ilya Zhegulev, Ukraine must drain corruption swamp, Saakashvili says in latest comeback, Reuters, la 8-an de majo 2020, alirite la 20-an de eptembro 2020.
  8. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 483-485, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  9. (nl) Michail Saakasjvili vestigt zich in Nederland na uitzetting Oekraïne, nos.nl, la 14-an de februaro 2018.
  10. Саакашвили перевели из тюремной больницы в военный госпиталь в Гори