Mjaoj
El Vikipedio
La mjaoj estas la kvina etna grupo inter la 56 naciecoj de Ĉinio. La censo de Ĉinio kalkulis ilin en 1989 je sep milionoj, kaj en 2000 je ĉ. naŭ milionoj. Ili vivas ĉefe en la arbaraj montaraj regionoj de suda Ĉinio. Ekster Ĉinio en Vjetnamio kaj Laoso, la popolo estas konata kiel hmongoj. Ili estas ordigitaj en Ĉinio al la mjaoj kiel ties subgrupo.