Mlajtinci
Mlajtinci, hungare Kismálnás estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Moravske Toplice. Ĝis la 20-a jarcento la oficiala hungara loknomo estis Mladetincz, la pli nova hungara nomo estas fantazia kaj riceviĝis pro la hungariga politiko.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Alto super marnivelo: 184 m
- Koordinatoj: 46° 40′ N 16° 13′ O / 46.667 °N, 16.217 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ N 16° 13′ O / 46.667 °N, 16.217 °O (mapo)
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 9221
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
Mlajtinci situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj.
Historio
En 1898 loĝis tie 130 da homoj, (95 katolikoj, 35 luteranoj). Eklezie ili apartenis al Mártonhely. Ĝis fine de la 1-a mondmilito Kismálnás apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Fontoj
- hungara kaj slovena Vikipedioj
- w.ms.sik.si
- w.geopedia.si