Mnemo (luno)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Mnemo. |
| Mnemo | |
| Natura satelito de Jupitero (XL) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XL[1] |
| Aliaj nomoj | S/2003 J 21 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard Brett J. Gladman[2] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de februaro 2003[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 21 129 787 km |
| Discentreco | 0,31693 |
| Klinangulo | 149,733° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 627,48 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | ~2 km (averaĝe)[3] |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Albedo | ~0,04[3] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 23,3[3] |
Mnemo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Post observoj de fotoj faritaj la 9-a de februaro 2003, teamo estrita de Scott S. Sheppard kaj Brett J. Gladman anoncis[2] ĝian malkovron la 30-an de majo 2003. Ĝi estis tiam maldaŭre nomata S/2003 J 21 (dudekunua jupitera satelito trovata en 2003).
Nomo [redakti]
La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] ĝin nomi Mnemo[5], laŭ Mnemeo (greke: Μνήμη), nomo de unu el la tri praaj muzoj (Mnemeo, Meleteo kaj Aedeo) de la helena mitologio.
Orbito [redakti]
Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 IAUC 8138: C/2003 K2; C/2003 K3; S/2003 J 21 (angle)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Planetary Satellite Physical Parameters (angle) (Mnemo estas tie notata sub "S/2003 J 21")
- ↑ IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis, la nomon de Mneme, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Mnemo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Mnemo (angla versio)
france La novaj jupiteraj satelitoj de 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

