Mnichovo Hradiště (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 50° 32′ N 14° 58′ O / 50.533 °N, 14.967 °O / 50.533; 14.967 (mapo)

Kastelo Mnichovo Hradiště situas en samnoma urbo Mnichovo Hradiště en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, distrikto Mladá Boleslav.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine renesanca kastelo de Václav Budovec z Budova estis post Batalo sur Blanka monto (1620) posedaĵo de Albrecht z Valdštejna kaj barokstile rekonstruita de M.A.Canevallo por Arnošt Josef z Valdštejna. La kastelo ŝanĝiĝis je ampleksa arealo kun ĉevalejoj, rajdejo, kalaŝejo, t.n.sala terrena, franca ĝardeno, angla parko kaj komplekso de iama kapucena monaĥejo kun preĝejo de Tri magoj kun kapelo de Sankta Anna . Nuntempe la kastelo estas ŝtata havaĵo kaj ĝi estas publike alirebla.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1. Ŝtata kastelo:
    • 1-a itinero – originaj internoj de Valdštejn, bildgalerio, salonoj kun kolektoj de porcelano, biblioteko de Duchcov prilaborita de Giacomo Casanova
      • Komplete konservita empirakastela teatro el 1833 (en kiu porokaze estas stile prezentataj barokaj operoj)
    • 3-a itinero – preĝejo de Tri reĝoj kaj kapelo de Sankta Anna kun kripto de Albrecht z Valdštejna, kolekto de barokaj skulptaĵoj
  • 2.Urba muzeo: arkeologio, etnografio, figuraj abelujoj, prezento de malnova apoteko, modelo de Drábské světničky (rokmasivo kaj ligna burgo proksime al la burgo), galerio de lokaj artistoj, malnovaj bicikloj, centjaraj infanĉaretoj, malnovaj kudromaŝinoj

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo publike alireblas ekde aprilo ĝis oktobro, alitempe post interkonsento.
  • Trarigardoj okazas kun ĉiĉerono, la muzeo alireblas memstare aŭ kun ĉiĉerono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mojmír Horyna, Květa Křížová: Zámek Mnichovo Hradiště. Památkový Ústav Středních Čech v Praze 1996, ISBN 80-85094-48-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]