Moĉio
Moĉio[1] (japane: 餅 aŭ もち [moĉi]) aŭ (malprecize) rizkuko[2] estas bul-forma manĝaĵo el rizo, kiu eniras multajn japanajn receptojn. Oni foje nomas ĝin dango-moĉi (dango = "buletoj"). Oni fabrikas ilin knedante kuiritan rizon, kiu iĝas tiam gluecega.
Uzo
Moĉioj estas uzataj dum grandaj okazaĵoj, ĉefe dum la novjarfesto. La preparado mem estas festa rito kaj oni ofte preparas ilin surstrate aŭ publike (vidu bildojn 2 kaj 3).
Pro ĝia granda glueco, sufokiĝoj estas tre oftaj kaj la konsumado rapida de multaj moĉioj ĉiujare okazigas dekon da mortoj en Japanio.
Preparado kaj manĝado
-
Elektronika rizboligilo,
-
Preparado de moĉioj
- Vaporkuirado de la glua rizo;
- La rizo estas kaĉigita per tradicia pistilo nomita usu aŭ pli moderne per moĉi-maŝino. La pasto iĝas glua kaj pli solida ol tiu de okcidenta pano. Tiu simbola preparado estas ofte farita publike kaj estas paro de la jarkomencaj ritoj.
- Fine la moĉioj estas faritaj mane al buletoj, aŭ sternita kaj distranĉita al ortangulaj pecoj.
- Nun (aŭ antaŭe) la moĉioj estas parfumitaj aldonante teon, sukeron k.s. en la paston aŭ nur tegante ĝin, kaj tuj formanĝitaj.
- Oni uzas ĝin en manĝaĵoj, ekzemple supoj aŭ miksaĵoj (nabe), tiaj foje rostitaj.
- Pasto tia estas ŝveligita enforne kaj uzitaj por prepari sembejon.
Manĝaĵoj kun moĉioj
- Dolĉaĵoj: wagashi
- Supoj: zoni (salita), shiruko/zenzai (dolĉa) kaj chikara udon
- Rostaĵoj: yakimochi, agemochi, arare (aŭ kakemochi), senbei
Rickukoj en aliaj landoj
Ĉinio
Koreio
Vjetnamio
Vidu ankaŭ
- Japana dolĉaĵo kun multaj aliaj specoj de rizkukoj
- Kashiwa mochi
- Kuzu mochi, specialaĵo el la kvartalo Ikegami, Tokio, dolĉaĵo ligita al budhisma templo Nichiren
- kusa mochi, herba moĉio
- uirō
- dango
Notoj
- ↑ PIV 2005.
- ↑ PIV 2005 sub "kuko". Moĉio tamen estas nur unu speco de rizkuko apud multaj aliaj rizkukoj, vd. la artikolon Japana dolĉaĵo.