Moĝibako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Moĝibako (japane 文字化け, elparolu: [modʑibake]), komputila ĵargono, ek de 文字 (もじ, moĝi) "litero" + 化け (ばけ, bake) "ŝanĝa" aŭ "misforma", signas la elmontratajn karaktrojn kiuj rezultas de la transkodo malkonvena de signifa teksto kiu aperis sensignifa al la legulo. Espe oni povas ankaŭ diri signokaĉo. En Rusujo oni nomas la problemon кракозя́бры (krakozjabri infanecaj skribaĉoj, IPA: [krɐkɐˈzʲæbrɪ̈]), en germana ĝi estas Zeichensalat ("signa salato") kaj en la ĉina lingvo ĝi estas 乱码 (luànmǎ, "amaso de kodo konfuza").


La problemo leviĝis en la tagiĝo de la Interreto, kiam oni skribis la multecon de lingvoj en malsamaj kodpaĝoj. La enkonduko de Unikodo provizas la solvon teknikan, sed la problemo persistis ĉar multaj retpaĝoj ne uzas la enkodigon UTF-8 (aŭ la anstataŭan enkodigon UTF-16, kiu estas pli kompakta reprezentado por la paĝoj ĉinaj, japanoj kaj koreaj).

Oni povas foje fari tian tekston komprenebla per malfermi ĝin en tekstredaktilo aŭ retumilo, kaj poste elekti alian enkodigon. Tamen, tia rekodigo por revigligi la originalan tekston ne ĉiam eblas. Ekzemple, pli aĝaj, neĝuste agorditaj retpoŝtaj serviloj kiuj atendas ricevi nur sep-bitajn mesaĵojn, forĵetus la okan biton en la dissendado,[1] aŭ unuopa arbitra signo anstataŭus multoblajn glifojn, tiel malhelpanta la aŭtomatigitan restarigon de la celata glifo.

Antaŭ la ĝenerala uzo de Unikodo, oni ofte kodis Esperanton en Latino-3 aŭ "Sud-Eŭropa Latina Signokodo" por montri la akcentajn karakterojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ. Iuj retumiloj neĝuste elmontris ĉi tiujn signojn kiel Latino-1-aj glifoj kun la sama enkodigo: æ, ø, ¶, ¼, þ kaj ý.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Rollins, "Avoiding the 'mojibake' bugaboo" ("Evitanta la moĝibakan teruraĵon"), Japan Times, la 27-an februaro 2003. Elŝutita la 11-an septembro 2009.