Moŝavao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La moŝavao (hebree Moŝava, plurale Moŝavot) estas unu el la tri ĉefaj tipoj de agrikulturaj kooperativoj kaj organizaj formoj de setlado en Israelo - la plej malnova el la tri sistemoj. Ekzistas malpli ol 100 moŝavaoj kaj multaj el ili intertempe iĝis urboj. La pli konataj kaj pli oftaj aliaj du tipoj de agrikulturaj kooperativoj kaj organizaj formoj de setlado en Israelo estas moŝavoj (atentu: ne miksu la du similajn vortojn) kaj kibucoj.

La moŝavo do estas la plej aĝa juda formo de agrikultura kuna produktado en la hodiaŭa Israelo. La moŝavaj vilaĝoj kreiĝis dum la unua fazo de la cionisma enmigro de judoj en Palestinon, antaŭ la Unua Mondmilito, kaj sekvis la modelon de tipaj vilaĝoj en Mezeŭropo. La farmistoj en moŝavaoj laboras - kontraste al tiuj en moŝavoj kaj kibucoj - individue kaj persone posedas siajn bienojn.

El multaj eksaj moŝavaoj dum la paso de la jardekoj ekestis israelaj urboj. Eksaj Moŝavot ekzemple estas: