Moŝe Arens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moshe Arens en 1999

Moŝe ARENS (hebree משה ארנס; naskiĝis la  27-an de decembro 1925(nun 1925-12-27) en Kaŭno, Litovio, do nun 98-jara) estas israela politikisto kaj aviada inĝeniero. Li estis membro de la politika partio Likud ("Firmigo"), trifoje estis ministro pri defendo de Israelo kaj inter la jaroj 1988 kaj 1900 ministro pri eksteraj rilatoj de Israelo. Nuntempe li estas estrara prezidanto de la universitata centro Ariel en Samario.[1]. Kiel eksa profesoro pri aviada teknologio en la Israela Instituto pri Teknologio Technion li verkis multajn fakajn artikolojn. Li estas edziĝinta, estas patro de kvar infanoj, kaj krom la hebrean parolas la anglan, francan kaj germanan lingvojn.

Notoj

  1. faktoj pri la universitata centro Ariel en Samario (angle)