Moŝe Dajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moŝe Dajan

Moŝe Dajan (hebree משה דיין) estis israela generalo kaj politikisto. Li naskiĝis la 20-an de majo 1915 en kibuco Deganja A kaj mortis la 16-an de oktobro 1981 en Tel-Avivo. Kiel ministro pri eksterlandaj aferoj li gvidis la intertraktadojn en Camp David.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La naskiĝloko de Moŝe Dajan, la kibuco Deganja "Alef" (Deganja "A") situas en la proksimeco de la Maro Kineret en Palestino, kiu tiam ankoraŭ apartenis al la Osmana Imperio. La patro estis juda aŭtoro kaj politikisto. La hebrea nomo Moŝe Dajan cetere signifas en Esperanto "Moseo la juĝisto".

Jam en la aĝo de 14 jaroj li aniĝis en la organizo Hagana (hebree „defendo“). Inter la jaroj 1939 kaj 1941 pro agado kontraŭ la brita armeo, kiu garantiis la politikan stabilecon en Palestino, li estis malliberigita.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum junio 1941 Dajan komandis armean unuon sub la flago de la aŭstralia armeo. La armeo de la Aliancanoj el Palestino marŝis norden kaj "liberigis" Libanon el la kontrolo de la Aksaj Potencoj. Libano per tio jam en 1945 (tri jarojn antaŭ Israelo) povis fariĝi la unua sendependa demokratia ŝtato de okcidenta Azio kaj fariĝi fonda membroŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj. Dum tiu armea kampanjo Moŝe Dajan perdis sian maldekstran okulon. La lokon de tiu perdita okulo ekde tiam li ĉiam ŝirmis per nigra okulokovrilo, kiu fariĝis lia karakteriza rekonilo. Laŭ rekomendo de aŭstralia oficiro li ricevis unu el la plej altaj britaj militaj ordenoj.

Israla Milito pri Sendependeco kaj Sinaja Milito[redakti | redakti fonton]

Post la fondiĝo de la ŝtato Israelo Moŝe Dajan en diversaj pozicioj batalis en la Israla Milito pri Sendependeco. Poste li gvidis la israelan delegacion ĉe la pripacaj traktadoj sur la grekia insulo Rodiso. Poste li armee studis en Britio por iĝi generalo, kaj inter la jaroj 1954 kaj 1958 estis plej supra generalo de la israela armeo. En tiu funkcio li komandis la sinajan militon.

Kariero kiel politikisto kaj en la Sestaga Milito[redakti | redakti fonton]

Dum 1959, unu jaron post forlaso de la israela armeo, li aniĝis en la socialdemokrata partio Avoda (resp. Mapai), kiu tiam gvidiĝis per David Ben-Gurion. Inter 1959 bis 1964 li estis ministro pri agrikulturo.

Moŝe Dajan restis - kune kun Ŝimon Peres kaj aliaj relative junaj politikistoj - forta subtenanto de David Ben Gurion. Dum la politike tensia periodo de majo kaj junio 1967 li iĝis ministro pri defendado kaj ricevis altan rekonon enlande dum la tiujara sestaga milito. Tutmonde li konatiĝis.

Milito de Jom Kippur[redakti | redakti fonton]

Post kiam dum la jaro 1969 la politikistino Golda Meïr iĝis ministroprezidantino de Israelo, li denove iĝis ministro pri defendo. Tiuofice li dum la jaro 1973 respondecis pri la Milito de Jom Kippur, kiun Israelo preskaŭ perdis, kaj sekvajare devis rezigni pri la ministra posteno.

Ministro sub ministroprezidanto Begin[redakti | redakti fonton]

Dajan vorlasis la laboristan partion Mapai, kiu por 15 jaroj estis lia politika bazo, kaj aniĝis en la konservativa partio Likud. Inter la jaroj 1977 kaj 1979 li estis ministro pri eksteraj aferoj sub la ministroprezidento Menaĥem Begin kaj en tiu ofico grave kontribuis al la pripaca interkonsento de Israelo kaj Egiptio post traktadoj de la jaro 1979 Camp David. Dum la jaro 1981 li fondis la novan partion Telem, kiu propagandis, ke Israelo komplete distanciĝu de la palestinaj regionoj Cisjordanio kaj la Gaza sektoro. La partio akiris du parlamentajn postenojn en la tiujaraj elektoj, sed Moŝe Dajan rapide post la elektoj mortis je kancero.