Moardăș
Moardăș [moardəŝ] (hungare: Mardos, germane: Mardisch) estas vilaĝo en Rumanio sude de Mediaș. En 1910 ĝi havis 594 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 165 (rumanoj, ciganoj). Ĝia unua mencio skriba estas en 1373. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Mihăileni.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)