Mobutu Sese Seko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mobutu)
Mobutu (1973)
Mobutu Sese Seko
Persona informo
Mobutu Sese Seko Kuku Ngbendu wa Za Banga
Naskonomo Joseph-Désiré Mobutu
Naskiĝo 14-an de oktobro 1930 (1930-10-14)
en Lisala,  Kongo Belga
Morto 7-an de septembro 1997 (1997-09-07) (66-jaraĝa)
en Rabato
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Rabato vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj lingalafranca • Ngbandi vd
Loĝloko GbadoliteRabato vd
Ŝtataneco Respubliko Kongo • Zairio vd
Alma mater Collège du Léman vd
Partio Popular Movement of the Revolution vd
Familio
Edz(in)o Bobi Ladawa Mobutu • Marie-Antoinette Gbiatibwa Gogbe Mobutu vd
Infanoj Nzanga Mobutu • Kongulu Mobutu • Giala Mobutu vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mobutu SESE SEKO (kies vera nomo estis Joseph-Desire Mobutu) estis la ŝtata prezidanto de la nuna Demokratia Respubliko Kongo, tiam ekde la jaro 1971 nomata Zairio, por 32 jaroj, de 1965 ĝis 1997. Lia diktatora regado kaj lia amasa uzado de la mono de la ŝtato por lia persona uzo signifas ke lia nomo fariĝis simbola de kleptokratia kaj diktatura regado en Afriko.

Mobutu naskiĝis en Lisala en 1930, kiam lia lando estis ankoraŭ Belga kolonio. Li venis de la etna grupo Ngabandi, kaj liaj gepatroj estis relative malriĉaj. Post studoj en katolika lernejo, li eniris la armeon, kaj poste fariĝis ĵurnalisto. En 1958 li eniris la Nacian Movadon de Patrice Lumumba, kiu batalis por sendependeco. Li rapide fariĝis la persona helpanto de Lumumba. Post sendependeco en 1960 Lumumba decidis serĉi sovetan apogon, kaj la okcidentaj landoj helpis Mobutu liberiĝi de Lumumba kaj fariĝi la nova prezidanto post militista puĉo per kiu li forigis el la povo la ĝistiame, demokratie elektitan, prezidenton Joseph Kasa-Vubu.

Kiam li eniris la povon, Mobutu malleĝigis Francajn nomojn, kaj donis al si mem novan Afrikan nomon, Mobutu Sese Seko Ngbendu Wa Za Banga, kutime mallongigita al Mobutu Sese Seko.

En 1994 Mobutu ŝajne apogis la amasbuĉadon ĉefe de tutsioj nomita Ruanda genocido. En 1996 oni proklamis la forpelon de tutsioj el la lando kaj eksplodis ribelo en orientaj regionoj; krome aliaj kontraŭantoj de Mobutu insurekciis kaj en majo de 1997 la ribelo eniris en Kinŝaso, Mobutu forfuĝis kaj la landon ekregis Laurent-Désiré Kabila.

Mobutu mortis en 1997 en la ekzilo en Maroko pro kancero.