Moĉio
El Vikipedio
(Alidirektita el Mochi)
Moĉio[1] (japane: 餅 aŭ もち [moĉi]) aŭ (malprecize) rizkuko[2] estas bul-forma manĝaĵo el rizo, kiu eniras multajn japanajn receptojn. Oni foje nomas ĝin dango-moĉi (dango = "buletoj"). Oni fabrikas ilin knedante kuiritan rizon, kiu iĝas tiam gluecega.
Enhavo |
Uzo [redakti]
Moĉioj estas uzataj dum grandaj okazaĵoj, ĉefe dum la novjarfesto. La preparado mem estas festa rito kaj oni ofte preparas ilin surstrate aŭ publike (vidu bildojn 2 kaj 3).
Pro ĝia granda glueco, sufokiĝoj estas tre oftaj kaj la konsumado rapida de multaj moĉioj ĉiujare okazigas dekon da mortoj en Japanio.
Preparado kaj manĝado [redakti]
-
Moĉi-knedilo,
Asaka, Gubernio Sajtama, decembro 2004
- Vaporkuirado de la glua rizo;
- La rizo estas kaĉigita per tradicia pistilo nomita usu aŭ pli moderne per moĉi-maŝino. La pasto iĝas glua kaj pli solida ol tiu de okcidenta pano. Tiu simbola preparado estas ofte farita publike kaj estas paro de la jarkomencaj ritoj.
- Fine la moĉioj estas faritaj mane al buletoj, aŭ sternita kaj distranĉita al ortangulaj pecoj.
- Nun (aŭ antaŭe) la moĉioj estas parfumitaj aldonante teon, sukeron k.s. en la paston aŭ nur tegante ĝin, kaj tuj formanĝitaj.
- Oni uzas ĝin en manĝaĵoj, ekzemple supoj aŭ miksaĵoj (nabe), tiaj foje rostitaj.
- Pasto tia estas ŝveligita enforne kaj uzitaj por prepari sembejon.
Manĝaĵoj kun moĉioj [redakti]
- Dolĉaĵoj: wagashi
- Supoj: zoni (salita), o-ŝiruko (dolĉa, zenzai) kaj ĉikara udon
- Rostaĵoj: jakimoĉi, agemoĉi, arare (aŭ kakemoĉi)
Vidu ankaŭ [redakti]
- Japana dolĉaĵo kun multaj aliaj specoj de rizkukoj
- Kaŝiŭa-moĉi
- Kuzu-moĉi, specialaĵo el la kvartalo de Ikegami, dolĉaĵo ligita al budhismaj temploj Niĉiren
Notoj [redakti]
- ↑ PIV 2005.
- ↑ PIV 2005 sub "kuko". Moĉio tamen estas nur unu speco de rizkuko apud multaj aliaj rizkukoj, vd. la artikolon Japana dolĉaĵo.