Mocsa
El Vikipedio
Mocsa (moĉa) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Komárom.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 67 km²
- Loĝantaro: 2250
- Poŝtkodo: 2911
- Telefonprefikso: 34
Situo[redakti]
La vilaĝo situas laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M1 Budapeŝto-Vieno preteriras. Troviĝas Komárom kaj Almásfüzitő 11 km-ojn, Kocs 9 km-ojn for.
Historio[redakti]
La unua skriba mencio venis el 1237 en formo Macha. Tiutempe loĝis tie servistoj de la reĝo. En 1543 ĝi pereis pro la dua turka militiro. La refondiĝo okazis en 1622. Apartenas al la vilaĝo eksvilaĝo Tömörd, kiu same tiel nuliĝis dum la turka erao.
Vidindaĵoj[redakti]
- katolika preĝejo de 1756 omaĝe al Reĝino de Rozario, en 1851 pligrandigita, en 1903 rekonstruita
- kalvinana preĝejo de 1738
- skulptaĵo pri Sankta Triunuo de 1824 memore al pesto
- muzeeto pri la vilaĝo ekde 2000
- lago nomata Boldogasszony
