Modalo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En gamo la aranĝo de kvin plentonoj kaj du duontonoj inter la sinsekvaj tonoj determinas modalon.

En la eŭropa muzik-tradicio oni konas la uzon de jenaj modaloj, kiuj fariĝis aŭtentaj modaloj en la mezepoka muziko:

Doria modalo (D E F G A B C)
Frigia modalo (E F G A B C D)
Lidia modalo (F G A B C D E)
Miksolidia modalo (G A B C D E F)

Ili konsistas el du kvar-notaj gametoj (mlat. tetrachordus) jam konataj en la antikveco. Kiam la supra kvar notoj estas metataj antaŭe, ne perdante la originan tonalan centron (lat. finalis, fino), oni obtenas la plagalajn modalojn (por kadencoj):

Hipodoria modalo (A B C D E F G)
Hipofrigia modalo (B C D E F G A)
Hipolidia modalo (C D E F G A B)
Hipomezolidia modalo (D E F G A B C)

En la jaro 1547, la svisa erudiciulo Glareano aldonis kvar ceteraj modaloj:

Eolia modalo (A B C D E F G)
Ionia modalo (C D E F G A B)
Hipoeolia (E F G A B C D)
Hipoionia (G A B C D E F)

El la ionia kaj eolia modaloj evoluis respektive la modernaj minora kaj la maĵora gamo. En malnova eklezia muziko kaj kelka popolmuziko kaj en moderna ĵazo modaloj ludas gravan rolon. Ekzemple en la hispana flamenko oni ofte uzas la lidian modalon; Miles Davis, kiu validas kiel patro de la modala ĵazo, verkis sian komponaĵon "So What" subaze de la doria modalo.

The eight musical modes.png

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tonsilabojn