Modautal
| Modautal | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Hesio | ||||
| Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | ||||
| Urborajtoj | |||||
| Koordinatoj | 49°45′16″N 8°44′05″O / 49.75444°N, 8.73472°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 320 m | ||||
| Areo | 31,79 km² | ||||
| Loĝantaro | 4958 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 06167, 06254 | ||||
| Poŝtkodo | 64297 | ||||
| Aŭtomobila kodo | DA | ||||
| Oficiala kodo | 06432013 | ||||
| Subdivido | 11 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||
| Komunumestro | Jörg Lautenschläger | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Odenwaldstraße 34 | ||||
| Komunuma retejo | www.modautal.de | ||||
Modautal estas komunumo en centra Germanio, iom sud-oriente de Darmstadt. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2011 la komunumo havis 4958 loĝantojn.
Disdivido [redakti]
"Modautal" - kio signifas "valo de la rivereto Modau" - estas administra grupigo de pluraj loĝlokoj, kaj neniu el tiuj loĝlokoj havas tiun nomon. La komunuma administrejo situas en Brandau. Krome Modautal konsistas el la loĝlokoj Allertshofen, Asbach, Ernsthofen, Herchenrode, Hoxhohl, Klein-Bieberau, Lützelbach, Neunkirchen, Neutsch kaj Webern.
Vidindaĵoj [redakti]
La monto Neunkircher Höhe altas 605 metrojn kaj estas la plej alta punkto en la hesia parto de la mezmontaro Odenwald. Panorama turo tie provizas vastan rigardon okcidenten en la valon de la rivero Rejno. Vintre la regiono ĉirkaŭ la monto estas aparte riĉa je neĝo kaj bona loko por sledi.