Nuklea moderigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moderigilo (nuklea))

En nuklea reaktoro, la moderigilo estas la materio, kiu malrapidigas la neŭtronojn, plifaciligante iliajn kaptojn fare de la fisieblaj atomkernoj por pluigi la nuklean ĉenan reakcion.

La plej uzataj elementoj estas:

Principo[redakti | redakti fonton]

Ju pli neŭtrono estas malrapida, des pli fisiebla kerno emas sorbi ĝin; pro du kialoj

  • La probableco ke fisiebla kerno sorbus neŭtronon malkreskas kiam ties energio kreskas.
  • Rapidaj neŭtronoj iras ĉefe rekte kaj rapide eliras el la reaktoro, male, malrapidaj neŭtronoj iras laŭ brown-a moviĝo, kaj restas pli longe en la reaktoro.

Kiam neŭtrono naskas el fisiita kerno, ĝia kineta energio estas ĉirkaŭ 2 MeV, oni malrapidigu ĝin ĝis energio komparebla kun tiu, de la brown-a moviĝo (ĉ 0.025 eV). Tiam neŭtronoj estas dirataj malrapidaj neutronojtermikaj neŭtronoj.