Modern-kreema ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Modern-kreema ĵazo estas ĵazstilo, kiu kombinas elementojn de la stilo de moderna ĵazo, ekz. rokĵazo, bibopo kaj libera ĵazo kun elementoj el nuntempaj stiloj kiel funko, popmuziko kaj rokmuziko.

Modern-kreema ĵazo estas rigardata kiel nuntempa elformaĵo de kreema muziko, kiu estas rigardata kiel „pluevoluigo de libera ĵazo“[1]. Ĝi starigas artopretendon kaj reprezentas kontraŭkomercan sintenon. All Music Guide difinas do jene: Muzikistoj de modern-kreema ĵazo laŭiras plue la tradicion de libera ĵazo kaj enigas liberajn ludmanierojn en strukturitajn formojn – aŭ ludas simple pri ĉio.

Modern-kreema ĵazo ekestis per la variaj stilrimedoj, pri kiuj muzikistoj nuntempe disponas. „La muzikaj atingaĵoj de libera ĵazo estis nun, kiel komponantoj kaj miksitaj kun aliaj elementoj, metataj sub kontrolo, la formoj plimallongigataj kaj planataj, la iam troplenigita strukturo senradikigata, aerumata kaj farita tra-aŭdebla.“[2] Multaj nuntempaj ĵazmuzikistoj tiamaniere evoluigis malsamajn, personajn improvizlingvojn. Ĉi tiujn muzikistojn oni povas atribui al la modern-kreema ĵazo.
La modern-kreemaj muzikistoj estas individuismaj, multfleksemaj stilistoj de ĵaz.

Kelkaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andre Asriel: Jazz – Analysen und Aspekte. Berlino 1985, p. 263.
  2. Andre Asriel: Jazz. Berlino 1985, p. 263.