Moderna pentatlono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olimpika simbolo de moderna pentatlono

Moderna pentalono estas sporto, kiu kunigas diversajn aliajn sportajn disciplinojn. Ĉi-tiu sporto estis kreita de Pierre de Coubertin, kreinto de la nuntempa olimpika movado. Ĝi estis kreita laŭ antikva pentatlono, kaj povus kunigi necesajn scipovojn por soldatoj. La sporto havas apartan popularecon en Svedio, kaj de tie ĝi estis enkondukita al la olimpikoj. Gosta Lilliehook estis unua olimpika venkulo en moderna pentatlono.

Ĝi konsistas de kvin sportaj disciplinoj:

  1. pafado
  2. skermo
  3. naĝo
  4. rajdo
  5. transkuro

Ekde la Somera Olimpiko en 1912 moderna pentatlono estas olimpika sporto.