Modernaj Robinzonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Modernaj Robinzonoj
Aŭtoro Teodoro Ŝvarc
Eldonjaro 1923
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 88
vdr

Modernaj Robinzonoj subtitolita En la Siberia Praarbaro [1][2], estas konciza aŭtobiografio de Teodoro Ŝvarc (aŭ Tivadar Schwartz aŭ Soros Tivadar), orginale Esperantlingve verkita.

Modernaj Robinzonoj aperis unuafoje felietone en la revuo Literatura Mondo en 1923 kaj eldoniĝis en la jaro 1924 en Budapeŝto libroforme kiel 88-paĝa libreto. En 1999 dua, korektita eldono aperis en Berkeley ĉe eldonejo Bero, kun enkonduko de Humphrey R. Tonkin kaj kolora mapo.

Lingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

Modernaj Robinzonoj ekzistas en jenaj tradukoj:

  • Angle: Crusoes in Siberia, tradukis Humphrey Tonkin. New York, eld. Mondial,  xxxi, 93 paĝoj, 2010
  • Itale: Robinson in Siberia: Una rocambolesca fuga di gruppo nella Russia della rivoluzione, tradukis Margherita Bracci Testasecca, Udine, Italio, eld. Gaspari Editore, 121 paĝoj, 2010
  • Ĉeĥe: Robinsoni na Sibiři. tradukis Jindřiška Drahotová. Dobřichovice, KAVA-PECH, 104 paĝoj, 2016.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Vivo, suferado, forkuro de militkaptitoj tra multaj aventuroj. Simpla, vigla stilo. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Interesa priskribo de vojaĝoj faritaj de forkurintaj milikaptitoj. Bona kaj klara stilo. 
— 1924, Historio de Esperanto II, paĝo 565
Citaĵo
 Plej interesa rakonto el la vivo de militkaptitoj en Siberio dum ia lasta militado. La lingvo uzita estas plej flua. Ni rekomendas la legadon de tiu literatura verketo, per kiu oni sekvos kun emocio la aŭtoron en lia aventurplena migrada vivo. 
— Belga esperantisto n113-114 (jul-aug 1924)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4866, paĝo 408
  2. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 113, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]