Modibo Sidibé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modibo Sidibé
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1952 (1952-11-07) (71-jaraĝa)
en Bamako
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Malio vd
Alma mater diplomo de altnivelaj studoj • University of Reims vd
Partio sen valoro vd
Familio
Gefratoj Sy Oumou Louise Sidibé • Mandé Sidibé vd
Profesio
Okupo diplomato • futbalisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Modibo Sidibé (7-an de novembro 1952 en Bamako) estas politikisto kaj ĉefministro de Malio (1997-). Li estas frato de la pli frua ĉefministro Mandé Sidibé.

Sidibé havas paraŝut-saltan kaj armilan ekzercadon, akiris multajn akademiajn diplomojn, inter ili pri publika juro, puna juro, kriminologio.

Sidibé en 1986 iĝis teknika konsilisto en la Defenda Ministerio, sed samtempe laboris kiel ĉefo kaj pli posta gvidanto de la polico. Li iĝis en 1989 ŝtata sekretaro en la Defenda Ministerio kaj en 1991 en Ministerio pri la Interna Sekureco. Post tio, li iĝis - post kolapso de la reĝimo de Moussa Traoré - kabinetĉefo en ministra rango en provizora registaro de militista komandanto Amadou Toumani Touré. Sub ŝtatestro Alpha Oumar Konaré, Sidibé iĝis en aprilo de 1993 ministro pri sano, solidareco kaj pri maljunaj homoj. Li restis en tiu ofico ĝis 16-a de septembro 1997, kiam oni nomumis lin al ministro pri eksterlandaj aferoj kaj kunlaboro.

Post kiam oni elektis Touré al prezidento, tiu nomumis Sidibé al sia ĝenerala sekretario en ministra rango, en junio de 2002. Li servis en tiu pozicio ĝis 28-a de septembro 2007, kiam prezidento Touré nomumis lin ĉefministro. Lia registaro eklaboris la 3-an de oktobro 2007.