Modifklavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La majuskliga klavo "Shift", la stirklavo "Ctrl", la Windows-klavo kaj la Alt-klavo estas ekzemploj de modifklavoj

Modifklavo estas klavo sur klavaro, kiu ŝanĝas la signifon de alia klavo, se oni tiun premas, dum la modifklavo estas premata.

Skribmaŝino kutime havas du majuskligajn klavojn, kiuj ŝanĝas la signifon de literklavoj de minuskloj al majuskloj. Depende de la klavararanĝo, ili estas necesaj ankaŭ por tajpi certajn ne-literajn simbolojn.

Komputila klavaro kutime aldone havas unu aŭ du stirklavojn; aliaj modifklavoj dependas de la klavaro. Sur klavaroj por IBM-ecaj komputiloj oni trovas Alt-klavo(j)n kaj ofte ankaŭ Windows-klavo(j)n kaj AltGr-klavon. Sur klavaroj por Macintosh-komputiloj troveblas kutime du komandklavoj kaj du opciklavoj. Iuj el tiuj aldonaj klavoj ebligas tajpadon de pli da simboloj, aliaj utilas por uzi klavkombinojn.