Modra

El Vikipedio
(Alidirektita el Modra (urbo))
Saltu al: navigado, serĉo
Modra en la mapo
Urbopordego de Modra

Modra (hungare Modor, germane Modern) estas urbo en Slovakio.

Enhavo

[redakti] Situo

Modra situas en Malgrandaj Karpatoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislava-Trnava. La ĉefurbo troviĝas 22 km-ojn for.

[redakti] Historio

La kampoj komence apartenis al Bratislava burgo. La unua mencio devenis el 1158, kiam hungara reĝo Géza la 2-a donacis la lokon al episkopo de Nyitra. La komunumo detruiĝis fare de tataroj en 1241. Mateo Csák havis la tutan regionon inter 1300-1321. Tiutempe la loĝantaro jam okupiĝis pri vinkulturo. En 1361 la komunumo urbiĝis, en 1569 iĝis ankaŭ kampurbo ricevinte ĝin de Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio). La urbo estis luterana episkopejo inter 1741 kaj 1934. La katolika lernejo iĝis luterana en 1594. En 1605 Stefano Bocskai okupis la urbon. En 1607 ricevis altan rangon libera reĝa urbo de Rudolfo la 2-a. Konstruado de la fortikaĵo finiĝis en 1646, tamen la turkoj detruis la urbon en 1663. Okazis incendioj en 1705 kaj 1729. En 1674 la katolika paroĥo kaj lernejo refondiĝis. En la 19-a j.c. granda parto de la fortikaĵo malkonstruiĝis.

En 1910 loĝis en la urbo 5009 da homoj (4124 slovakoj kaj 347 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), kie estis urbo kun konsilantrajto. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. La urbo ankaŭ nun famas pri vinkulturo.

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Famuloj

[redakti] Esperanto

[redakti] Partneraj urboj

[redakti] Notoj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Modra
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj