Modrovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Modrová!

Modrovka, hungare Kismodró [kiŝmodrO], germane Kleinmodro estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Klein kaj kis signifas: malgranda.

Modrovka situas en la plej griza parto
ISO
Modrovka
municipo de Slovakio
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Trenčín
Distrikto Nové Mesto nad Váhom
Poŝtkodo 916 35
Aŭtokodo NM
Telefonkodo ++421-33-....
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro  215 (en 2 008)
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°38′56″N 17°52′57″O  /  48.64889°N, 17.8825°O / 48.64889; 17.8825 (Modrovka) (mapo)Koordinatoj: 48°38′56″N 17°52′57″O  /  48.64889°N, 17.8825°O / 48.64889; 17.8825 (Modrovka) (mapo)
Alto 171 m s.m.Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Modrovka (Tero)
Modrovka (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Modrovka
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Modrovka [+]
vdr


Situo[redakti | redakti fonton]

Modrovka situas laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ flankovojoj apud aŭtovojo. Nové Mesto nad Váhom troviĝas je 15 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. En la 8-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1348 en formo "Madro", la pli preciza hungara nomo aperis en 1452, kiel "Kysmodro" (malgranda-modro). En 1530 kaj en 1548 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1753 oni komputis tie 23 familiojn. En 1787 loĝis tie 174 vilaĝanoj en 25 domoj, en 1828 258 vilaĝanoj en 37 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kismodró 126 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágújhely, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 1927 la oficiala slovaka loknomo estis Malá Modrovka (=malgranda M.). Inter 1970-1990 la municipo estis en Lúka. En 2001 vivis en Modrovka 229 homoj, (226 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio