Modulado (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muziko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Modulado (tekniko).

En la muzikteorio, la vorto modulado signifas la preparitan transiron de unu tonalo al alia. Moduladojn oni ekkonas en notoj pro la apero de akcidencoj tipaj por certa tonalo dum la paso de muzikaĵo.

Se la celtonalo estas atingita, oni parolas pri vera modulado, alikaze de vaganta. Vico da moduladoj okazantaj unu tuj post la alia – kun aŭ sen fiksigo de dumtempaj tonalaj centroj – oni nomas moduladoĉeno.

Se okazas la tonalŝanĝo sen preparaj aŭ transiraj paŝoj, oni tion ne nomas modulado, sed puŝado. Modulado, kiu aperas sen fina kadenco kaj ne elkondukas el la komenca tonalo, nomiĝas flankenirado.

Skemo de modulado

Komence oni fiksas la elirtonalon, aŭ per kadenco aŭ per simpla harmonia paŝo dominanto-toniko. Sekvas la esenca modula paso, la transiro al celtonalo. Vera modulado finfine firmigas la celtonalon.

Literaturo

  • Doris Geller: Modulationslehre, Breitkopf und Härtel, Wiesbaden 2002, ISBN 3-7651-0368-3
  • Michael Dachs, Paul Söhner: Harmonielehre Band I. 16. Auflage. Kösel, München 2005, ISBN 3-466-30013-4
  • Michael Dachs, Paul Söhner: Harmonielehre Band II. 10. Auflage. Kösel, München 2005, ISBN 3-466-30014-2

Vidu ankaŭ