Moers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La urbo Moers [mers] situas ĉe la malsupra Niederrhein en la okcidento de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas urbo de la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo.

Blazono de la urbo Moers
Situado de la urbo Moers en Germanio

Pro la favora situo norde de la Rejn-fervojo kaj okcidente de la Ruhr-regiono Moers nomiĝas rulplatformo ĉe la malsupra Rejno. Moers estas la plej granda urbo de Germanio, kiu nek estas eksterdistrikta urbo nek administra centro de distrikto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situado[redakti | redakti fonton]

La urbo Moers situas sur la malsuprarejna malaltebenaĵo inter la Rejno kaj ĉeno da morenmontetoj, kiuj etendiĝas norde de Krefeld-Hüls norden. Moers situas en la sudo de la distrikto Wesel, 7 km okcidente de la Ruhr-buŝo en Duisburg kaj 13 km norde de Krefeld. En la planado federacilanda Moers estas taksita kiel mezgranda centro.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Moers Flächennutzung.jpg

Sub la urboteritorio de Moers kuŝas rezulte de la suprakarboni epoko karbohavaj tavoloj en profundeco de 600 ĝis 800 metroj. Sur tiuj troviĝas plejparte tavoloj konsistaj el sablo kaj gruzo el la devonia kaj terciara epokoj, dum kiuj la tereno estis markovrita. Dum la plejstoceno glaĉeroj ŝovis rulŝtonaĵon el Skandinavio antaŭen, kiuj en la ĉirkaŭaĵo formis finmorenojn el argilo kaj sablo. La grundotavoloj konsistas el gruzaj kaj sablaj sedimentoj dikaj ĝis 20 metroj. En la postglaciepoko sur la maldekstra teraso de la malsupra Rejno ekestis mikroreliefo pro erozio kaj ripetfoja translokiĝo de la multnombraj riverbranĉoj. Per proflua akumulado formiĝis iomete pli altaj terenoj, la t.n. Donken (laŭ la loka dialekto), dum kiam la iamaj Rejnaj disbranĉoj, en kiuj nuntempe troviĝas la senakvigolinioj de la urbo, situas kelkajn metrojn pli malaltaj kaj formas la t.n. Kendel–malaltaĵojn. La sekaj Donken plejparte estas uzataj agrare, dum kiam sur la Kendel dominas herbejoj kaj paŝtejoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Moers havas moderan klimaton. La ĉiujaraj precipitkvantoj de ĉ. 740 mm oscilas je la monataj valoroj inter 46 mm februare kaj 81 mm junie. La sunbrildaŭro de ĉ. 1500 horoj ĉiujare situas je la monatvaloroj inter 45 horoj januare kaj 195 horoj aŭguste. La averaĝaj temperaturoj oscilas inter 3 gradoj januare kaj 19 gradoj julie je jara averaĝo det 11 gradoj. (Fonto: Deutscher Wetterdienst, averaĝaj valoro 19611990).

Urboteritorio[redakti | redakti fonton]

Kun areo de 68 km² la urboteritorio etendiĝas nord-suden 14,9 km kaj okcident-orienten 7,7 km.

La plej elstaraj altaĵoj en la urboteritorio estas la ŝutmonto ĉe la Römerstraße (ŝutmonto Rheinpreußen) kun 103,5 m kaj la Pattberg (ŝutmonto nomita laŭ la iama karbominejo Pattberg en Moers-Repelen) kun 85 m, la plej malalta loko troviĝas ĉe Strommoers kaj havas 24 m.

La urboteritorio subdividiĝas en jenajn tri urbopartojn, kiuj siaflanke konsistas el pluaj partoj:

  • Moers: Moers-centro, Asberg, Scherpenberg, Hülsdonk, Hochstraß, Schwafheim, Vinn, Meerbeck
  • Kapellen: Kapellen centro, Achterathsfeld, Achterathsheide, Bettenkamp, Holderberg, Vennikel, Hülshorst
  • Rheinkamp: setlejo Utfort, Repelen, Baerler Busch, Genend, Bornheim, Eick-okcidenta, Eick-orienta, Eickerwiesen, Ring, Meerfeld, Muspasch, Rheim, Kohlenhuck, Dong, Eurotec, Tervoort

Najbarurboj[redakti | redakti fonton]

MoersNachbargemeinden.PNG

Situante okcidentflanke de la Ruhr-regiono Moers situas favore rilate al la trafiko al Nederlando kaj al la Ruhr-regiono samkiel al la flughaveno Duseldorfo kaj al la haveno de Duisburg-Ruhrort. Por la norde kaj sude limaj urboj Rheinberg, Kamp-Lintfort kaj Neukirchen-Vluyn samkiel por la malantaŭe troviĝantaj kamparaj regionoj kaj por la maldekstrorejnaj urbopartoj Duisburg (Rheinhausen kaj Homberg) Moers estas meza centro. Kun Krefeld en la sudo kaj Duisburg en la oriento Moers limas tuj ĉe du grandurboj, kies ofertaron pri kulturo, libertempumado kaj klerigo civitanoj de Moers kunuzas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio kaj romia epoko[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj trovaĵoj indikas komencan setlado ĉ. 2500 a. K. en la ĉirkaŭaĵo de Hülsdonk, ankaŭ trovaĵoj el la jaroj ĉ. 500 a.K. atestas setladon sur la areo de Moers. Dum la romia epoko Drusus, bofilo de Augustus fondis en la jaroj 12 - 11 a. K. la kampadejon Asciburgium sur la areo de la hodiaŭa Asberg. En 69 p. K. Claudius Civilis forbruligis la kampadejon dum retirado de la ribelo de la batavoj, tamen ĝi poste estis rekonstruita, por esti finfine forlasita ĉ. 85.

Mezepoko kaj frua novepoko[redakti | redakti fonton]

En la 9-a jarcento Moers unuafojon estas dokumentita kiel „Murse“ en la urbario de la monaĥejo Werden. La urbonomo deduktiĝas verŝajne de MoorMorast (marĉo) kaj devenas de la fakto, ke la meandra malsupra Rejno kreis grandajn marĉejojn, ene de kiuj la homoj setlis sur pli alte elstaraj lokoj. Ekzemple Moers estis plagata de egaj altakvoj de la Rejno ĝis en la 18-a jarcento. La plej malnovaj partoj de la kastelo Moers devenas el la tempospaco ĉ. 1200. En la jaro 1186 oni unuan fojon mencias „suverenon“ de Moers el la gento de la ontaj grafoj de la graflando Moers. Inter 1270 kaj 1280 la Rejno ŝanĝis sian fludirekton, tiel ke la setlejo ne plu situis en tuja proksimeco de la rivero, sed 7 km malproksime.

La 20-an de julio 1300 Moers ricevis la urbajn privilegiojn de reĝo Alberto la 1-a. Sekvis la fortikado de la urbo per muroj kaj foso. En 1373 Moers ricevis la monfarprivilegion. En 1448 la karmelanoj konstruis monaĥejon. En 1493 pro heredado urbo kaj graflando iris al la domo Wied-Runkel kaj en 1519 al la grafojn de Neuenahr. En la jaro 1560 grafo Hermann enkondukis la reformacion en la urbon; tri jarojn poste li ankaŭ enkondukis la juĝosistemon. Sia subteno por la kolonja ĉefepiskopo konvertita al protestantismo Gebhard la 1-a Truĥseso de Waldburg implikis Moers en la Truĥsesan Militon.

Historia mapo de kastelo kaj urbo Moers

En la jaro 1582 estis fondita la ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta gimnazio Adolfinum. Inter 1586 kaj 1597 hispanaj trupoj kiel malamikoj de la nederlandanoj okupis Moers, ĉar grafo Adolfo ankaŭ estis gubernatoro de Geldern kaj Utrecht kaj militestro de la truĥsesaj trupoj. En 1594 la tiutempe ekzilita Walpurgis, la vidvino de Adolf, kiel lasta grafino heredigis sian parencon, Maŭricio de Oranio. Tiu ĉi sieĝis la urbon kaj povis konkeri ĝin sen perforto en 1597. Walpurgis tiam povis vivi en la urbo ĝis sia morto en 1600. Tuj post la konkero de la urbo Maŭricio konstruigis la citadelon laŭ nederlanda modelo, kiu ankoraŭ hodiaŭ stampas la strukturon de la urbaspekto, tiel ke la urbo jam en 1609 estis ĉirkaŭita de dentumita ringo el remparsistemo, granda akvofoso kaj bastionoj. Granda brulego en 1605 detruis grandan parton de la malnovurbo, kaj en 1623 pesto mortigis 900 homojn, la duonon de la loĝantaro. En la sekvaj jardekoj la urbo travivis sub la nederlandanoj florepokon. Precipe dank‘ al la protekto fare de Nederlando la urbo sukcesis komplete eskapi la tumultojn kaj kaoson de kla tridekjara milito kaj resti neŭtrala. Laŭ flandra tradicio la civitanoj fondis pafanto-asociojn, kiuj fortigis la oficialajn trupojn por protekti la urbon. Tiel ekzemple la plej malnova ankoraŭ aktiva asocio de Moers, la Bürgerschützenverein (civitana pafanto-asocio) Hochstraß-Scherpenberg 1650 reiras je tiu ĉi epoko.

Sub prusa administrado[redakti | redakti fonton]

Urbobildo de Moers ĉ. 1800

En 1702 la urbo venis pro la hereda sinsekvo al Prusio kaj en 1706 iĝis princlando. Ligita kun tio estis seĝo en la vestfalia kolegaro de imperiaj grafoj kaj per tio rekte submetita al la imperiestro. Komence la civitanoj de Moers ne estis entuziasmaj kaj relegaciis la legaton de la prusa reĝo de la urbo. Finfine la komisiita generalo princo Leopoldo de Anhalt-Dessau sukcesis konkeri la urbon per kaŝa dumnokta surprizatako en la jaro 1712 sen sangoverŝo. Sekve reĝo Frederiko la 1-a definitive forpeligis la nederlandanojn el la urbo. En 1723 oni instalis propran administracion en Moers. Dum la sepjara milito mallongan tempon la francoj okupis Moers, kiu devis loĝigi kaj nutri iliajn trupojn. La Adolfinum iĝis ŝedo. Post fine de la milito Frederiko la 2-a de Prusio malkonstruigis la fortikaĵojn. Oni konservis la eksteran remparon, ĉar ĝi estis bezonata kiel digo. La resto iĝis ĝardenaro. En 1794 la urbo venis sub francan regadon kaj apartenis ekde 1798 al la Département de la Roer. Dum la viena kongreso en 1815 la tuta malsupra Rejnlando kaj per tiu ankaŭ la iama graflando Moers denove estis aligata al la reĝolando Prusio. El la mallonga franca epoko restis la napoleona civila kodekso, kiu validis kiel rejnlanda leĝaro ĝis la enkonduko de la Civila kodo en la jaro 1900. Krome kelkaj francaj soldatoj eksetlis en Moers, tiel ke la parto de la katolika loĝantaro kreskis. Sub franca regado Moers perdintis la administran rezidejon, la kompetentecon pri Krefeld kaj la impostadministracion. Je teruro de siaj civitanoj tio ne estis restarigita sub prusa regado.

Urbobildo de Moers fine de la 19-a jarcento

Kadre de la prusa administra organizado la 23-an de aprilo 1816 Moers venis al distrikto Rheinberg kiel unu el pli ol 40 distriktoj de la provinco Jülich-Kleve-Berg, la posta Rejnprovinco. Jam en 1823 oni unuigis tiun ĉi nove fonditan distrikton kun la subdstrikto Geldern. La 19-a jarcento pasis por la civitanoj de Moers plejparte trankvile kaj kontemple. Iom post iom ekestis kelkaj establaĵoj gravaj por la infrastrukturo. En la jaro 1820 oni fondis la instruistan seminarion kun Adolph Diesterweg kiel unua direktoro. Lia posteulo, Franz Ludwig Zahn, elkonstruis ĝin ekde 1832 kaj en 1866 ekloĝis en la novkonstruita domo ĉe la hodiaŭa Wilhelm-Schroeder-strato (hodiaŭa Adolfinum). Jam en 1836 Zahn establis por la loĝigo de la referendarioj la t.n. prepariĝantejon, poste pliampleksigita en internulejon kaj sur la bieno Fild elkonstrita kiel Martinsstift.

Gravan ŝancon preterpasigis la urbo, kiam ĝi defendis sin kontraŭ la intenco de la administracio en Kleve, starigi morusoplantejon sur la komunlando ĉe la Moerser Heide (erikejo). Tiel Krefeld iĝis silkprodukta urbo. Tamen tekstilentreprenisto el Duisburg, Friedrich Wintgens, fondis proksime de la kastelo kotonŝpinejon. La entrepreno estis ege sukcesa. Dum la kulmina epoko ĝi havis pli ol 200 dungitojn. Wintgens povis akiri kaj renovigi la kastelon samkiel sur pluaj areoj metigi la kastelparkon.

En 1857 oni nuligis la unuigon de la distriktoj Rheinberg kaj Geldern okazinta en 1823. Nun Moers iĝis rezidejo de la novfondita distrikto Moers. Samtempe oni enkondukis en Moers la prusan urbosistemon kaj krome formis la urbestrejo Moers-Land. Ekde 1873 ekzistas en Moers stratlumigado surbaze de gaso. Unuajn fervojliniojn ekfunkciigis la Rheinische Bahngesellschaft en 1882 al Krefeld kaj la Märkische Eisenbahngesellschaft en 1883 al Homberg. En 1894 la urbo transprenis la gasprovizejon de la Rheinischen Energie AG. En 1901 okazis la konstruado de la akvoprovizejo Vinn kun la intertempe monumentprotektata akvoturo. Je la 200-jara aparteno al Prusio en 1902 alvojaĝis imperiestro Vilhelmo la 2-a. Pro ĉi tiu okazo oni starigis la memorejon ĉe la malnova foiro Altmarkt. Ekde 1884 ĝis 1914 en Repelen aktivis la pastro Emanuel Felke, kiu en la tiama vilaĝo starigis sanatorion por naturkuracado kaj la Jungborn-parkon.

Elminigargano sur ŝakto 4

Komence de la 20-a jarcento la karbominado ŝanĝis la urbon. Dum kiam en 1900 ankoraŭ 6.000 homoj loĝis en la urbo kaj pluaj 6.000 en la urbestrejo, tiuj ĉi nombroj multobliĝis en la sekvaj jaroj. Per la instalado de ŝakto 4 de la karbominejo Rheinpreußen la 15-an de septembro 1900 la karbominado ankaŭ atingis la urbon Moers. Ekde 1904 ĝis 1913 oni konstruis por ĉ. 10.000 almigrintoj la ministan setlejon Meerbeck-Hochstraß, kiu nun post ampleksa sanigo estas ŝatata loĝloko.

Ankaŭ en la trafiko estis kelkaj ŝanĝoj. La 1-an de julio 1901 forfalis la vojimposto sur la strato Moers-Homberger Aktienstraße, la hodiaŭa Homberger Straße. En 1903 ekfunkciis la fervojligo ekde Duisburg trans Rheinhausen kaj Moers al Kleve. Por plibonigi la trafikajn kondiĉojn en 1907 oni malkonstruis Mattorn, la lasta urbopordego de Moers. En 1909 ektrafikis la publika trafikejo Moerser Kreisbahnen. Grava progreso estis la ekfunkciigo de la tramlinio Moers-Homberg en la jaro 1908, kiu ekde 1914 trans la Rejn-ponto atingis Ruhrort. Same ekde 1920 ekzistis tramlinio trans Kapellen al Krefeld samkiel linio al Kamp-Lintfort. Ekde 1911 ekzistas elektroprovizado por la centro de Moers.

Post la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La malnova buĉejo de Moers konstruita en la secesistilo

Post la unua mondmilito belgaj trupoj okupis Moers. La loĝantaro suferis pro senlaboreco kaj la devigitaj enkvartirigoj de la belgaj soldatoj. La tumultoj en la Ruhr-regiono inter okupantoj kaj kontraŭstaraj laboristoj plejparte preteris la urbon, kvankam fojfoje ekestis konfliktoj inter okupantoj kaj loĝantoj kaj moers estis separita de la Germana Regno. La loĝantaro suferis de la inflaciego de la jaro 1923. Por malŝarĝo de la loĝantaro en 1923 ekestis la setlejo Matthek kiel kvartiro por belgaj soldatoj, kiun oni poste alikonstruis en loĝkvartalon. En 1924 oni fondis la publikan persontransporto-entreprenon Niederrheinische Verkehrsgesellschaft, kiu kreis per busoj novajn longdistancajn trafikligojn. La belga okupado finiĝis la 31-an de januaro 1926 kaj komencis fazo de solidigo. La evoluo en la minado pludaŭris. En 1927 resp. 1934 la Pattberg-ŝaktoj en Repelen reekfunkciis. Samtempe en la jaroj 1930 ĝis 1936 ekestis la setlejo Repelen. En la kemiaj uzinoj de Meerbeck (nun SASOL) oni produktis ekde 1936 sintezan benzinon el karbo. La politika vivo de la urbo estis malunueca dum la dudekaj daroj. Treege nacikonservativa burĝa socio en la malnova urbo unuflanke kaj preskaŭ unuiĝinta maldekstruma laboristaro en la setlejoj Meerbeck, Hochstraß kaj Matthek aliaflanke formis blokojn pleje sendependajn unu de la alia.

Ankaŭ se Joseph Goebbels jam 1925 retoris en Moers, la nazia NSDAP, kies loka grupo Moers estis fondita en 1926, ĝis 1928 ne grave rolis kiel partio. El la balotoj al la regna parlamento en 1928 en Moers ĝi gajnis nur 1,7 %. dum la komunumaj balotoj ĝi gajnis 1929 almenaŭ du seĝojn. Tute alie tamen estis do la situacio en 1930 per spektakla sukceso de la NSDAP ankaŭ en Moers, kie ĝi kun 28,2 % iĝis la plej forta partio. Gvidantoj estis la gazetvendisto Bollmann kaj la bestkuracisto Bubenzer, kiujn baldaŭ aliĝis la iama membro de la katolika Zentrum-partio Bruno Heger. En 1930 oni fondis la nazian junularorganizon Hitlerjugend. En 1933 la partio en la distrikto Moers havis jam 3.000 membrojn. Fono de tiu ĉi evoluo estis ankaŭ en Moers la ekonomia krizo ekde 1929/30, pro kiu la minentreprenoj ekde 1930 amase maldungis laboristojn. La nombro de senlaboruloj preskaŭ duobliĝis ĝis 1932. La kreska mizero instigis la maldekstruman laboristaron batali surstrate kontraŭ la naziaj aliancanoj de la entreprenistaro, kio sekvigis vunditojn kaj eĉ mortojn.

Ankoraŭ longe post la milito restis la opinio, ke Moers fakte ne estintis nazia, sed nacikonservativa. Tamen nek la balotorezultoj nek la sinteno de burĝoj kaj entreprenistoj ĝis la evangela eklezikomunumo, kiu disponigis al la NSDAP sian grandan salonegon kiel kunsidejo, aprobas tion.

Dum la nazia epoko[redakti | redakti fonton]

Post nomumiĝo de Adolf Hitler kiel regna kanclero la 30-an de januaro 1933 la potencakiro okazis same kiel en la tuta regno. Jam la 31-an de januaro 700-kapa aro el anoj de SA, SS kaj Stahlhelm marŝis venkoebrie en la kolonion Meerbeck, kie okazis interpafadoj, sed neniu estis serioze vundita. Analogaj almarŝoj ankaŭ okazis en la laboristosetlejoj de la najbarlokoj, ekz. en Rheinhausen, Homberg kaj Repelen. La policio estis en ĉi tiu situacio laŭnombre ege malsupera kaj senpotenca. En la sekvaj tagoj oni malpermesis kunvenojn de la komunisma KPD kaj eĉ de la socialdemokratisma SPD por eviti „tumultojn“. Post la Reichstag-brulego la 27-an de februaro 1933 komencis la arestadoj de la KPD-estroj, kaj la 28-an de marto 1933 estis arestitaj 137 personoj en la distrikto Moers. Tiel la nazioj senkapigis la ununuran organizaĵon, kiu kapablus defendi sin sur sama nivelo. En la sekvaj jaroj la estroj de la KPD, sed ankaŭ de la SPD estis sisteme persekutata. Fama listo de la mortviktimoj kiel sekvo de rezisto kaj persekuto el la suda malnova distrikto Moers surhavas 42 nomojn sen judaj civitanoj. El Meerbeck ankaŭ originis Johann Esser, la poeto de la kanto de la Moorsoldaten, kiun li verkis en la KZ Börgermoor kaj kiu iĝis simbolo de la rezisto kontraŭ la faŝismo.

En 1928 en Moers vivis ĉ. 230 judoj, do preskaŭ unu elcento de la loĝantaro. Ili estis plene integriĝintaj kaj aktivis plejparte kiel negocistoj kaj metiistoj. Hindenburg ankoraŭ en 1931 gratulis la multjaran urbokonsilanton Issak Kaufmann pro lia 85-a naskiĝtago kaj en la gazetaro aperis omaĝo. Sed post la potencakiro de la nazioj ĉio rapide ŝanĝis. La 28-an de marto ĉie en Germanio okazis bojkoto kontraŭ judaj vendejoj, kiun SA kaj SS perforte realigis ankaŭ en Moers. Sekve multaj judoj forlasis Moers, multaj perdis siajn ekzistobazojn kaj devis embarase vendi siajn havaĵojn. La juda lernejo devis plurfoje ŝanĝi la lokon, ĝis kiam ĝi estis fermita en 1939. Dum la kristala nokto la sinagogo ja estis detruita, sed pro la tujaj najbardomoj ne ekbrulita. Ĉ. 60 judoj finfine ankoraŭ vivis en Moers, kiam la nazioj la 1-an de oktobro 1941 ankaŭ formale malpermesis la elmigradon, kunpremitaj en kvin t.n. judodomoj. La unua fortransporto de 40 personoj okazis la 13-an de decembro 1941. Krom malmultaj esceptoj la Moers-anoj rigardis tion neimplikite. Post du pluaj transportoj en aprilo kaj julio 1942 la nazioj povis registri, ke Moers estas senjuda. Ke ili dum tio pretervidis unu familion en Matthek, kiun kaŝis ĝia ĉirkaŭaĵo kaj kuraĝa urbodungito, estas feliĉa sorto.

Duran sorton suferis ankaŭ la militkaptitoj kaj la deviglaboruloj deportitaj el Rusio, Pollando kaj Ukrainio. En 1940 estis ĉ. 1.000, komence de 1942 onis nombris en la distrikto Moers 3.000 militkaptitojn en 23 eksterlandanaj tenejoj. Krom en la minado multaj el ili laboris ankaŭ sur bienoj, en industriaj kaj konstruaj entreprenoj. La vivokondiĉoj estis kruelaj kaj ne-hominda. Multaj mortis pro subnutrado, senfortiĝo sed ankaŭ je la sekvoj de perforto. Dum la bombardadoj eksterlandanoj ne rajtis sinprotekti en la bunkroj. Nur sur la tombejo Lohmansheide proksime de la ŝakto Rheinpreußen 5/9 ekzistas 141 tomboj. Oni taksas la nombron de mortintoj en Moers je pli ol 200. La distrikto Moers dokumentis la morton de 558 rusaj deviglaboruloj. Pri aliaj naciecoj inkluzive la francoj, belgoj kaj nederlandanoj ne ekzistas ĉi-rilatajn nombrojn.

Sed ankaŭ la loĝantaro de Moers registris konsiderindajn viktimojn. El la 5.000 soldatoj rekrutitaj en Moers 975 batalmortis aŭ perdiĝis. Estis 150 civilaj bombviktimoj. En Meerbeck, kie la bombardoj estis ege fortaj pro la fuelfabrikoj, de la 3.000 setlodomoj preskaŭ ĉiuj estis damaĝitaj kaj 1.000 preskaŭ komplete detruitaj.

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Malnova foiro, Moers
Piedirantozono en Moers (Pfeffer- / ĉeangule Friedrichstraße; onte: Hanns-Dieter-Hüsch-Platz)
Iama bierfarejo, hodiaŭa kafejo en la piediranta zono de Moers

Fine de la dua mondmilito la 4-an de marto 1945 usonaj trupoj konkeris la urbon. En 1948 la socialdemokrata rezistmovadano Hermann Runge estis vokita en la parlamentan konsilantaron por ellaboradi la konstitucion kaj ekde 1949 ĝis 1957 li estis membro de la germana federacia parlamento. En 1952 oni malfunkciigis la tramliniojn anstataŭante ilin per trolebusoj. La tuta tereno inter Rheinberg, Kamp-Lintfort, Neukirchen, Rheinhausen kaj Duisburg-Ruhrort estis elektrizitaj sur vojo de 55 km. La regiono do havis unu el la plej vastaj trolebusretoj en Germanio, ĝis kiam en 1968 oni ŝanĝis je nura bustrafiko. Per sanigo de la malnova urbocentro ekde 1965 laŭ strikta atento de la historiaj strukturoj Moers ricevis allogan centron, kiu iĝis ekde 1972 ŝatata kaj ankaŭ transregione gravaj aĉetumejo kaj renkontejo pro ŝanĝo en piediranta zono. La 1-an de januaro 1975 Moers iĝis grandurbo kaŭze de la komunuma reformo. Reage al la ekde fine de la 1960-aj jaroj montriĝanta krizo de la minado oni unue en Hülsdonk komencis evoluigi novajn industriterenojn. En 1978 oni ŝanĝis je la gasprovizado ekde koaksigejo- al tergaso. En la jaro 1980 la urbo akiris la plej grandan parton de la minista setlejo Meerbeck kaj funde sanigis ĝin dum tempospaco de 15 jaroj. La urbaj entreprenoj de Moers akiris en 1988 de la elektroprovizanto RWE la provizoreton por Kapellen kaj Meerbeck kaj transprenis la tiean elektroprovizadon. En 1990 kaj 1993 oni fermis en Moers la ŝaktejojn minejo Rheinpreußen kaj ŝaktejo Pattberg. La urbo reagis evoluigante la teknologiterenon Eurotec. Ekde 1997 sekvis la elkonstruo de la graflanda metiotereno Genend kiel komunprojekto de la urboj Kamp-Lintfort, Neukirchen-Vluyn kaj Rheinberg. En 1998 oni elfunde aliformigis en la centro la straton Homberger Straße, por fari ĝin pli alloga por la aĉetumado. En la jaro 2000 la urbo festis sian 700-jaran ekziston.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La plej malnovan preĝejon oni konstruis dum la 10-a11-a jarcento. Ĝi staris tie, kie hodiaŭ troviĝas la malgranda kapelo sur la malnova tombejo ĉe la Rheinberger Straße, kaj nomiĝis Bonifatiuskirche. Komence Moers apartenis al la ĉefepiskopejo Kolonjo kaj estis subigita al la ĉefdiakonejo Xanten.

Evangela urbopreĝejo Moers

En 1560 grafo Hermann de Moers-Neuenahr enkondukis la reformacion en Moers. Post tio Moers estis dum multaj jarcentoj plejparte protestanta urbo. Dominis la reformita konfesio. Pro la transiro al Prusio la reformitaj komunumanoj subis la prusan reformitan konsistorion en Berlino kaj apartenis tiel al la evangela eklezio en Prusio (kiu ekde 1817 estis unuiĝinta eklezio) resp. al ties rejnlanda provinceklezio. Moers iĝis rezidejo de superintendanto, el kiu poste ekestis la eklezidistrikto Moers ene de la evangela eklezio en Rejnlando. Hodiaŭ ĉiuj evangelaj / reformitaj eklezikomunumoj de la urbo Moers samkiel de la ĉirkaŭaj urboj kaj komunumoj apartenas al la Eklezidistrikto Moers.

La evangela urbopreĝejo estas la Johano-preĝejo, iama monaĥopreĝejo konstruita en la 13-a jarcento.

Unu el la plej malnovaj preĝejoj en Moers estas ankaŭ la preĝejo de Repelen, origine el la 7-a jarcento. La preĝejo en Repelen unue apartenis al la monaĥejo Echternach, poste al Kolonjo. Oni supozas, ke Willibrord, (686754), abato de la monaĥejo Echternach, konstruigis la preĝejon. En 1176 la kolonja ĉefepiskopo destinis ĝin al la kelistejo de la kolegiato Xanten. La preĝejo verŝajne apartenas al la 7 plej malnovaj preĝejoj de la Sankta Romia Imperio. Malnova dokumento el la jaro 855 pruvas, ke la riĉa kaj altranga nobelulo Hattho el „Reple“ donacis al la monaĥejo Echternach „vilaon“, nobelrezidejon kun ĉiuj akcesoraĵoj: herbejoj, arbaroj, akvejoj, muelejoj ktp., samkiel 42 servutuloj kaj preĝejo konsekrita de Willibord mem. Diversaj papoj dum la sekvaj jarcentoj ripetfoje konfirmis al la monaĥejo Echternach tiun ĉi posedaĵon.

En la reformita eklezio en Asberg troviĝas vidinda arta instalaĵo (teksita „biblitapiŝo el diversaj biblieldonaĵoj tonditaj en mallarĝajn striojn) el la 1990-aj jaroj.

Krom la Evangela Eklezikomunumo Moers (urbocentro) sur la urba teritorio Moers ekzistas en jenaj urbopartoj pluajn sendependaj eklezikomunumoj: Asberg, Eick, Hochstraß, Kapellen, Meerbeck, Scherpenberg, Schwafheim kaj Utfort.

Unua katolika preĝejo post la reformacio, hodiaŭ: Marienheim / infanĝardeno

Nur en la 18-a jarcento katolikoj i.a. el Silezio translokiĝis al Moers. En 1773/74 ili povis starigi provizoran paroĥan preĝejon proksime de la kastelo (hodiaŭ: Marienheim / infanĝardeno). La preĝejo S-ta Jozefo nur la 29-an de aŭgusto 1871 konsekrita. Ĝis 1802 la katolikoj apartenis al la ĉefepiskopejo Kolonjo. Post ties malfundado ili venis al la episkopejo Akeno, kiu tamen jam en 1821/1825 estis malfundita. Tiel Moers en 1828 venis al la episkopejo Monastero. Moers iĝis rezidejo de dekanato, kiu apartenas al la distrikta dekanato Wesel ene de la regiono Malsupra Rejnlando.

En la urboteritorio de Moers ekzistas jenaj katolikaj parokoj: Sankta Barbara (Meerbeck), Sankta Bonifacio (Asberg), Sankta Ida (Eick-West), Sankta Jozefo (urbocentro), Sankta Konrado (Scherpenberg), Sankta Ludgero (Kapellen), Sankta Maria (Hochstraß), Sankta Marko (Schwafheim; kiel filialpreĝejo de Sankta Bonifacio) kaj Sankta Marteno (Repelen).
Sankta Jozefo, Sankta Bonifacio (kun Sankta Marko) kaj Sankta Ludgero formas ekde 2004 komunan parokon.

Krom la evangelaj kaj katolikaj komunumoj en Moers ekzistas ankaŭ liberaj ekleziaj komunumoj, inter ili evangela-libereklezia komunumo de la baptistoj, evangela-libereklezia komunumo (Kristo-komunumo), kiu apartenas al la Ligo de Liberekleziaj Pentekostaj Komunumoj samkiel du liberaj evangelaj komunumo en Scherpenberg kaj Schwafheim.

Krome en Moers ekzistas pluraj komunumoj de la novapostola eklezio samkiel de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj la komunumo de la sepataga-adventistoj.

Pro la enmigrado de eksterlandaj laboristoj ekde la 1960-aj jaroj Moers havas nomindan parton da civitanoj da islamanoj, por kiuj la turkislama kultasocio establis en la urboparto Meerbeck moskeon. Krome ekzistas sik-komunumo kun propra templo.

Teritoriaj reformoj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1906 la komunumoj resp. markitejoj Hülsdonk, Hochstraß, Vinn, Asberg kaj Schwafheim, kiuj ĝis tiam apartenis al la kamparurbestrejo Moers, estis enkomunumigata en la urbon Moers.
En 1910 oni formis la komunumon Repelen-Baerl kaj alinomis ĝin en 1950 en Rheinkamp.
La 1-an de januaro 1975 oni unuigis kadre de la 2-a teritoria reformo la komunumojn Kapellen kaj Rheinkamp kun la urbo Moers. La komunumparton Baerl de la ĝistiama komunumo Rheinkamp oni enkomunumigis en la urbon Duisburg. La loĝantaro de la urbo Moers superis la limon al 100.000, Moers iĝis per tio grandurbo, kiun oficiale konfirmis la censo de 1987.
Samtempe la distrikto Moers estis malfundita kaj kunigita kun konsiderindaj partoj de la iamaj distriktoj Dinslaken kaj Rees al nova malsuprarejna distrikto Wesel. Rezidejo de la nova distrikto iĝis Wesel.

Loĝantarevoluo[redakti | redakti fonton]

En 1920 Moers havis 25.000 loĝantojn, ĝis 1965 tiu ĉi nobro duobliĝis je 50.000. Per la enkomunumigo de la lokoj Rheinkamp (40.924 loĝantoj en 1974) kaj Kapellen (6.267 loĝantoj en 1974) la 1-an januaron 1975 la loĝantaro de la urbo Moers transpaŝis la limon de 100.000, per kio ĝi iĝis grandurbo. En 2002 la loĝantarnombro atingis kun 108.019 sian historian maksimumon. En 2004 la kvoto de la eksterlandanoj je la tuta loĝantaro sumiĝis laŭ indikoj de la urbadministrado je ĉ. 10 elcentoj (10.674 Personen). Fine de decembro 2006 en Moers loĝis laŭ kompletigoj de la Landesamt für Datenverarbeitung und Statistik Nordrhein-Westfalen 107.180 homoj kun ĉefloĝejo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbestroj kaj urbdirektoroj[redakti | redakti fonton]

Ĉepinte de la urbo Moers ekde 1300 ĝis 1795 staris la urbestro, la skabenoj kaj la konsilantaro. La loĝantaro rajtis influi la konsilantaron per t.n. „Gemeinsleute“ (komunuloj). Dum la franca okupado la urbestro samtempe estis prezidanto de la kantono Moers. Ekde 1815 oni elektis urbestrojn kaj urbokonsilantojn laŭ la prusa regularo.

La fleksiĝema Dr. Fritz Eckert sukcesis teni sian postenon ekde la imperiestra epoko trans tiu de la Vajmara Respubliko ĝis en tiu de la naziismo. Post tiam la nazioj instalis urbestrojn el la vicoj de la NSDAP. Post la dua mondmilito la militregistaro de la brita okupozono instalis novan urbestron kaj en 1946 enkondukis komunumkonstitucion laŭ brita modelo. Post tiam ekzistis urbokonsilantaro elektita de la popolo. La konsilantaro komence elektis el siaj vicoj la urbestron kiel prezidanton kaj reprezentanton de la urbo, kiu honorofice aktivis. Krome la urbokonsilantaro elektis ekde 1946 ankaŭ profesian urbodirektoron kiel estron de la urbadministracio. En 1999 oni rezignis la duoblan estradon en la urbadministracio. Ekde tiam ekzistas nur la ĉefofica urbestro. Tiu ĉi estas prezidanto de la konsilantaro, estro de la urbadminsistrado kaj reprezentanto de la urbo. En 1999 unuafoje la civitanoj rajtis elekti lin rekte. La unua rekte elektita urbestro iĝis Rafael Hofmann (CDU).

Urbestroj ekde 1815

  • 1815‒1820: Wilhelm Urbach
  • 1822‒1830: von Nievenheim
  • 1830‒1850: Friedrich Adolf Vinmann
  • 1850‒1859: Karl von Strampff
  • 1860‒1864: Gottlieb Meumann
  • 1864‒1897: Gustav Kautz
  • 1898‒1910: August Craemer
  • 1910‒1915: Dr. Richard Glum
  • 1917‒1937: Dr. Fritz Eckert
  • 1937‒1941: Fritz Grüttgen
  • 1943‒1945: Peter Linden
  • 1945‒1946: Dr. Otto Maiweg
  • 1946: Karl Peschken
  • 1946‒1952: Wilhelm Müller
  • 1952‒1977: Albin Neuse (SPD)
  • 1977‒1999: Wilhelm Brunswick (SPD)
  • 1999‒2004: Rafael Hofmann (CDU)
  • 2004 bis heute: Norbert Ballhaus (SPD)

Urbdirektoroj 1946‒1999

  • 1946‒1947: Dr. Otto Maiweg
  • 1947‒1952: Dr. Heinrich Hilger
  • 1953‒1965: Wilhelm zum Kolk
  • 1966‒1973: Dr. Wilhelm Jansen
  • 1973‒1985: Heinz Oppers 1973-1975 provizore
  • 1985‒1994: Karl Friedrich Wittrock
  • 1994‒1999: Gerd Tendick

Urbokonsilantaro[redakti | redakti fonton]

La 54 seĝoj en la urbokonsilantaro dispartiĝas laŭ la rezulto de la komunumbalotoj 2004 jene sur la apartajn partiojn:

Partio
Seĝoj
Sozialdemokratische Partei Deutschlands
22
Christlich Demokratische Union Deutschlands
18
Bündnis 90/Die Grünen
5
Freie Demokratische Partei
4
Freie Bürger-Gemeinschaft Moers (FBG)
3
Die Linke
2

Buĝeto[redakti | redakti fonton]

La urbo Moers tenis en la jaro 2005 buĝeton kun totalaj elspezoj da 218 milionoj Eŭroj. Je tio ekzistas struktura deficito da 19,7 milionoj Eŭroj, tiel ke necesis buĝetostabiliga koncepto, por ke la federacia lando NRV permesu la budgeton.

Urboblazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de la urbo Moers

La blazono de la urbo Moers montras sur fendita ŝildo antaŭe en arĝento ruĝan murdentoturon kun malferma, nigra falkradraĵo, malantaŭe en oro nigran trabon. La blazonon transdonis la regdistrikta prezidanto en Duseldorfo al la urbo la 30-an de oktobro 1975. Temas pri la malnova blazono de la urbo Moers antaŭ la teritoria reformo. La turo simbolas la fortikaĵon, el kiu evoluis la hodiaŭa kastelo kaj tiel la iama rezidurbo de la graflando Moers. La ora ŝildo kun la nigra trabo estis la simbolo de la regantoj de Moers, kiuj ekde ĉ. 1250 ĝis 1300 nomiĝis grafoj de Moers. Tiu ĉi blazono jam aperas en la plej malnovaj urbo- kaj skabenosigeloj kiel malgrandaŝildeto malantaŭ la murdentoturo, la simbolo por la fortikita urbo. Ekde ĉ. 1500 la urboblazono havas sian hodiaŭan formon.

La urba flago estas nigra-flava kovrita per la blazono.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

La urbo Moers havas jenajn ĝemelurbojn:

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatro, muziko kaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

en la iama Martin-kolegitato hodiaŭ troviĝas la muziklernejo Moers
Galerio Peschkenhaus (malnova Bürgerhaus)
Kuracistodomo (iama sanoficejo kaj elorigina ŝparbanko)
Minista setlejo Meerbeck
La Aumühle (proksime de amuzoparko)
La Vredenhof, historia bieno en klasika konstrustilo de la Malsupra Rejnlando
  • La kastelteatro Moers, la teatro en la kastelo de Moers, estas unu el la plej malgrandaj urbaj teatroj en Germanio. Pro modernaj enscenigoj ĝi akiris ankaŭ transregione bonan famon.
  • La ĉambrorkestro Moers fondita en 1967 prezentas koncertojn, i.a. ankaŭ en la kastelkorto samkiel en la koncertejo de la muziklernejo.
  • La 1908 fondita graflanda muzeo pri historio kaj popolarto ankaŭ troviĝas en la kastelo. Krom pri permanenta ekspozicio pri hejmurba historio la muzeo disponas pri granda kolekto da pupdometoj. Aldone regule okazas ŝanĝaj ekspozicioj.
  • La muziklernejo de Moers ekzistanta ekde 1968 instruas ĉ. 1.800 lernantojn. En la iama Martin-kolegiato la muziklernejo kaj la aliaj muzikistoj koncertas.
  • La urban galerion en la Peschkenhaus la urbo volis malfermi pro tro altaj kostoj post funkciado ekde 1972 ĝis 2002. Tial pro privata iniciativo oni fondis la asocion Bürgeraktiengesellschaft, kiu aĉetis la domon kaj daŭrigis la ekspoziciojn de nuntempa arto el la regiono.
  • TIM, ekde 1979 ekzistanta infan- kaj junulteatro de Moers, baziĝas sur privata iniciativo. Ĝi havas konstantan ludejon en la Geschwister-Scholl-Gesamtschule.
  • Motorciklomuzeo en la urboparto Asberg montras pli ol 300 historiajn motorciklojn.
  • La rejnlanda minitinero kiel parto de la itinero de la industrikulturo kondukas ankaŭ tra Moers kun la stacioj Schachtanlage Pattberg, Halde Pattberg, Schachtanlage Rheinpreußen 4, Schachtanlage Rheinpreußen 5/9, Eurotec Technologiepark, Halde Rheinpreussen kaj Kolonie Meerbeck.

Arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo estas ekkonilo de la urbo. Antaŭ la kastelo staras la memoraĵo pri elektoprincino Luise Henriette de Brandenburgo, kreita en 1904.
  • La transdaŭrinta ekstera remparo de la iama fortikaĵo Moers ankoraŭ hodiaŭ ĉirkaŭas la tutan urbocentron kaj limigas la kastelparkon de Moers, kiu servas kiel centra ripozejo por la urbo.
  • La evangela urbopreĝejo estis konstruita en 1448 de karmelitoj kiel monaĥopreĝejo. La nove alkonstruita turo devenas el la jaro 1890.
  • La katolika preĝejo s-ta Jozefo estis konstruita en 1871 laŭ novgotika stilo. En la ĥorejo troviĝas baroka staturaro pri la Malfeliĉego de Maria. Vidalvide troviĝas la unua katolika preĝejo de la urbo el la jaro 1778.
  • La nur en 1952 konstruita malnova urbodomo memoru per sia turo je la Mattorn, la lasta urbopordego malkonstruita en 1907.
  • La nova urbodomo, situanta ĉe la urboparko, popoldirmaniere ofte estas nomata vitropalaco pro sia fasado kaj origine estis la sidejo de la administracio de la iama distrikto Moers.
  • La Peschkenhaus, domo konstruita fine de la 15-a jarcento ĉe la nova foiro vidalvide de la urbopreĝejo, ricevis ĉ. 1800 sian klasikan fasadon.
  • La distrikta profesiodomo, konstruita en 1898 laŭ stilo de la germana renesanco kaj poste uzata kiel distriktestrejo, hodiaŭ estas sidejo de la popolaltlernejo.
  • La justicoficejo estis konstruita dum la jaroj 1911 ĝis 1913 en la iamaj ĝardenoj de la evangela eklezikomunumo.
  • La ŝakto 4 de la minejo Rheinpreußen estis renovigita post eksfunkciigo de la instalaĵo en 1990. Hodiaŭ tie troviĝas minadomuzeo.
  • La Kolonio Meerbeck, ministosetlejo starigita ĉ. 1910 por 10.000 homoj. Renovigite dum la 80-aj jaroj, ĝi hodiaŭ estas ŝatata loĝokvartalo. Precipe alloga estas promenado sur la stratoj borderitaj per japanaj ĉerizarboj dum la arba florepoko en majo.
  • Kastelo Lauersfort en Holderberg, akvofortikaĵo el la 15-a jarcento, kiu origine apartenis al la monaĥejo Werden, samkiel la Peterhof el la 19-a jarcento ankoraŭ estas private uzataj.
  • La evangela preĝejo Kapellen ekestis en 1561 dum la enkonduko de la reformacio per elkonstruo de la origina Ludgeri-Kapelo. La gotika ĥorejo devenas el la 15-a jarcento.
  • La evangela preĝejo Repelen, la plej malnova preĝejo en la areo de Moers, reiras sur la jaro 700; la hodiaŭa preĝejo parte tamen devenas el romanika baziliko el la 12-a jarcento kun gotika ĥorejo el la 14-a jarcento.
  • La domo "Rösgen" el la jaro 1677 hodiaŭ servas kiel gastejo.
  • La Martin-kolegiato konstruita sur la bieno Fild ĉ. 1840 (hodiaŭ sidejo de la muziklernejo Moers) estas aro de tri domoj en klasikisma stilo.
  • La Aumühle, akvomuelejo jam dokumente menciita en 1600 ĉerande de la ripozoparko
  • La Vredenhof, iama bieno starigita laŭ klasika malsuprarejna konstrustilo, hodiaŭ servas kiel edukejo por la konstrumetiaro.

Infrastrukturo kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Moers lokas ĉ. 1 km oriente de la urbocentro ĉe la maluprorejna fervojlinio, sur kiu trafikas la regiona trajno „Der Niederrheiner“ (RB 31) XantenMoersDuisburg. La fervojlinio estas funkciigata de la Deutsche Bahn (DB).

Bustrafiko[redakti | redakti fonton]

La buslinio SB 30 ligas Geldern kun Moerskaj Duisburg. Ĝi estas funkciigata de la Niederrheinische Verkehrsbetriebe kaj koncernas la areon Moers kun la najbarurboj Rheinberg, Kamp-Lintfort, Neukirchen-Vluyn samkiel urbopartoj de Duisburg (Baerl, Homberg kaj Rheinhausen) okcidente de la Rejno.

Aŭtoŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Moers estas ligita per tri aŭtoŝoseoj (A 40 kaj A 42, ambaŭ orient-okcidenten, kaj A 57 en nord-suda direkto). La urbo situas ĉe la germana-nederlanda feriostrato Oranier-Route.

Biciklotrafiko[redakti | redakti fonton]

La urbocentro de Moers parte estas malbone evoluigita, tiel ke ĉe kelkaj mallarĝejoj okazas endanĝerigoj. La ĉirkaŭaj urbopartoj tamen plejofte estas bone ligita per biciklovojoj al la urbocentro. En Moers ekzistas serio da biciklovojoj en alloga pejzaĝo, ekz. la Grafschafter Rad- und Wanderweg (graflanda bicikla kaj migra vojo) sur la traceo de la iama distrikta fervojolinio Moers-Krefeld ("Schluff") samkiel la migrovojo laŭlonge de la rivereto Moersbach, kiu ekde Schwafheim atingas Repelen. Sur la urboteritorio de Moers ankaŭ troviĝas etapoj de la malsuprarejn-itinero.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

De la iam forte dominanta minado restis post la lasta eksfunkciigo de karbomino en 2001 nur la minadoficejo Moers kiel administrejo de la landa registaro. Multaj civitanoj de Moers nun laboras en la minejoj en Kamp-Lintfort kaj Walsum. Tamen la kvoto de senlaboreco evidente kreskis. Ĝi lokis en la jaro 2005 ĉe 9,5 % kaj per tio sub la landa averaĝo de ĉ. 11 %. Post la retiro de la minado la industrio en Moers estas mezklasa kun entreprenoj el diversaj branĉoj kun po malpli ol 500 dungitoj. El tiuj nomendas:

  • Sasol Chemie Germany GmbH (petrokemia fabriko en Meerbeck)
  • Dr. Oetker Werk: Onken (laktaĵoj)
  • Schleupen AG (elektrona datenprilaborado)
  • Ondokartonoj Peters
  • Konstruentrepreno Maas
  • WAB Niederrhein (sekurecfirmao)
  • Aŭtovendejo Minrath kun multaj filialoj
  • Apotekokomerco Krivec
  • Niederrhein-Gold Tersteegen KG (fruktosukoj)
  • HDM - Holz Dammers Moers (ligno)
  • PELZ materialkontrolado

Publikaj entreprenoj de regiona rango:

  • Niederrheinische Verkehrsbetriebe AG (publika persontrafiko)
  • Sparkasse am Niederrhein (ŝparbanko)
  • Komunuma komputcentro Malsupra Rejno (KRZN)
  • Energiprovizado Malsupra Rejno(ENNI)
  • Malsanulejoj Bethanien kaj s-ta Jozefo

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Presaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pri Moers raportas i.a. la Neue Rhein Zeitung (NRZ), la Rheinische Post kaj la Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ). WAZ kaj NRZ eldonas komunan lokan parton. Turismoasocio kaj presoficejo de Moers ĉiumonate eldonas la Moerser Monat.

Radioelsendaĵoj[redakti | redakti fonton]

Krom la tutlandaj elsendaĉoj de WDR oni povas ankaŭ preteraŭskulti la radioelsendajn klopodaĵojn de la loka radio.

Klerigo[redakti | redakti fonton]

La urbo havas ampleksan spektron de ĝenerale kaj profesie klerigaj lernejoj.

  • Gimnazioj: Grafschafter Gymnasium Moers, Gymnasium Adolfinum, Gymnasium in den Filder Benden, Gymnasium Rheinkamp - Europaschule Moers
  • Reallernejoj: Heinrich-Pattberg-Realschule kajStädt. Realschule, Schulzentrum am Jungbornpark
  • Dugradaj elementaj lernejoj: Justus-von-Liebig-Schule kaj Städt. Gemeinschaftshauptschule, Schulzentrum am Jungbornpark
  • Ĝeneralaj lernejoj: Anne-Frank-Gesamtschule Rheinkamp, Geschwister-Scholl-Gesamtschule, Hermann-Runge-Gesamtschule
  • Profesilernejoj: Berufskolleg für Technik, Hermann-Gmeiner-Berufskolleg, Mercator Berufskolleg samkiel la lerneja sekcio Moers de la Berufskollegs West de la minadokonzerno RAG
  • Kromaj
    • Popolaltlernejo
    • Muziklernejo Moers en la Martin-kolegiato

Fajrobrigado kaj helporganizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La fajrobrigado Moers estas volontula fajrobrigado kun profesiaj laborfortoj. Krom la ĉ. 90 profesiuloj, kiuj garantias la brulocertecon kaj savoservon dum taga kaj skipa laboro, ekzistas ĉ. 270 honoroficaj membroj, kiuj subtenas la profesiulojn. Dum kiam la profesiuloj eliras de la ĉefgardejo en Hülsdonk, la volontuloj venas de sia laboro aŭ libertempo kaj veturas al la respektiva ilarejo en la urboteritorio kaj ekde tie al la agendejo.

Krom la fajrobrigado pluaj helporganizaĵoj kiel la germana ruĝa kruco (DRK), la germana vivosava asocio (DLRG), la malta helpservo (MHD) kaj la teknika helpservo (THW) havas agogrupojn en Moers.

Malsanulejoj, maljunulejoj[redakti | redakti fonton]

  • Malsanulejo Bethanien
  • Malsanulejo St. Josef
  • Maljunulejo Bethanien
  • Maljunulejo Schwafheim
  • Maljunulejo Silbersee (Kapellen)
  • Maljunulejo Rudolf-Schloer-Stift (Hülsdonk)

Regulaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • La Nelkensamstagszug estas karnavala procesio ekde 1959 kaj iras ĉiujare ekde Homberg ĝis en la urbocentro de Moers.
mœrs festival 2004
  • La ĵazfestivalo Moers okazas ĉiujare ekde 1972 kun kelkmil da vizitantoj je pentekosto en la ripozoparko kaj renomas pro ofta eksperimentema muziko ene de la ĵazmondo.
  • Ekde 1994 estas la Internaciaj Ladblovinstrumentistaj Tagoj Moers, je kiuj sursceniĝas internacie renomaj artistoj de tiu ĉi fako, ekzistas altranga konkurso pri kvintetoj kaj artistoj okazigas majstrajn kursojn.
  • La Internacia Festivalo pri Komikaj Artoj okazas ekde la komenco de la naŭdekaj jaroj dank‘ al la junularkulturcentro Die Volksschule ĉiujare dum aŭgusto sur la Kastellplatz samkiel en la urbocentro. Ĝi apartenas al la pintaj ĝenrofestivaloj en Eŭropo kaj estas samtempe la plej malnova siaspecaĵo en Germanio.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

honorcivitanoj[redakti | redakti fonton]

Jenajn personojn la urbo Moers dekoraciis per la honorcivitaneco (surlistigo kronologie laŭ dekoracijaro):

Friedrich-strato en la malnovurbo de Moers

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Jenaj personoj naskiĝis en Moers:

  • 1640 (baptita la 23-an de novembro), Hermann Crusius (ankaŭ Cruse), † 11-an de aprilo 1693 en Moers, verkisto kaj instruisto
  • 1697, 25-an de novembro, Gerhard Tersteegen, † 3-an de aprilo (?) 1769 en Mülheim ĉe Ruhr, laikopredikanto, mistikisto kaj poeto ("Ich bete an die Macht der Liebe")
  • 1798, Emil Wilhelm Krummacher, † 1886 en Duisburg, pastro; apartenis al la malsuprarejna vekigomovado
  • 1869, 17-an de januaro, p-ro d-ro Georg Perthes, † 3-an de januaro 1927 en Arosa ĉe Merano, kirurgiisto kaj rentgenologo. La infanmalsano Morbus Perthes portas lian nomon.
  • 1913, 24-an de februaro, Henryk Keisch, † 2-an de julio 1986 en orienta Berlino, verkisto, scenaristo, ĝenerala sekretario de la PEN-centro de la GDR
  • 1921, Hans-Georg Lenzen, profesoro por dezajno, infanlibroverkisto, ilustristo kaj tradukisto
  • 1921, 5-an de oktobro, Johann Atrops, † 26-an de majo 2001, fondorektoro de la fakaltlernejo Kolonjo
  • 1925, 6-an de majo, Hanns Dieter Hüsch, † 6-an de decembro 2005 en Windeck-Werfen ĉe Kolonjo, kabaretisto, verkisto
  • 1956, 24-an de majo, Christoph Antweiler, profesoro por etnologio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Boschheidgen: Die oranische und vororanische Befestigung von Moers nebst ihren Beziehungen zum heutigen Stadtbilde. Steiger, Moers 1917, 1979, 1980 (Nachdruck), ISBN 3-921564-17-4
  • Karl Hirschberg: Historische Reise durch die Grafschaft Moers von der Römerzeit bis zur Jahrhundertwende. Steiger, Moers 1975, 1975 (2. Auflage).
  • Otto Ottsen: Die Geschichte der Stadt Moers. Steiger, Moers 1950, 1977 (represo).
  • Brigitta Wirsbitzki, Michael Brocke: Geschichte der Moerser Juden nach 1933. Brendow Verlag, Moers 1991, 1992 (2-a eldono), ISBN 3-87067-440-7
  • Bernhardt Schmidt, Fritz Burger: Tatort Moers. Widerstand und Nationalsozialismus im südlichen Altkreis Moers. Aragon, Moers 1994, ISBN 3-89535-701-4
  • Magret Wensky (Hrsg.): Moers. Die Geschichte der Stadt von der Frühzeit bis zur Gegenwart. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2000, ISBN 3-412-04600-0
    • volumo 1: Von der Frühzeit bis zum Ende der oranischen Zeit (bis 1702)
    • volumo 2: Von der preußischen Zeit bis zur Gegenwart (ab 1702)
  • Silke Schweitzer (eldoninto): Auf den Spuren Moerser Frauen, Selbstverlag, Moers 1997
  • Rheinisches Städtebuch; Band III 3. Teilband aus "Deutsches Städtebuch. Handbuch städtischer Geschichte - Im Auftrage der Arbeitsgemeinschaft der historischen Kommissionen und mit Unterstützung des Deutschen Städtetages, des Deutschen Städtebundes und des Deutschen Gemeindetages, hrsg. von Erich Keyser, Stuttgart 1956

Esperanto en la regiono[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg


Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. En la urbo Moers mem (ankoraŭ) ne ekzistas Esperanto-grupo, sed en la najbareco aktivas kelkaj grupoj:

Düsseldorf, vd. hejmpaĝo

Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]