Moha
Moha estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár. La loknomo estas hungare: briofito.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- koordinatoj: 47° 14′ 38″ N 18° 20′ 01″ O / 47.24389 °N, 18.33361 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 38″ N 18° 20′ 01″ O / 47.24389 °N, 18.33361 °O (mapo)
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 8042
- Telefonprefikso: 22
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Székesfehérvár-Kisbér apud Székesfehérvár.
Historio
Pli frue loĝis tie en la neolitiko kaj en bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1240. La turkoj faris senhoma la vilaĝon post la mezepoko.
La vilaĝo famas pri mineralakvo, eĉ kuracakvo, nomata Mohai Ágnes (Agnesa). En Hungario en boteloj oni vendas ĝin. La akvo havas kalcio-magnezio-hidrogenokarbonatojn, natrion, kalion. Tio helpas al malsanoj pri stomako. Inter fonto kaj vilaĝo troviĝas platanoaleo.