Muhamad ibn Abd al-Ŭahab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mohamedo Ibn Abd al Wahab)
Saltu al: navigado, serĉo

Muhamad ibn Abd al-Ŭahab, arabe محمد بن عبد الوهاب Muḥammad b. ʿAbd al-Wahhāb, kun plena araba nomo Muhamad ibn Abd al-Ŭahab ibn Sulajman ibn Ali ibn Muhamad ibn Ahmad ibn Raŝid at-Tamim; ankaŭ "Abdul Ŭahab" aŭ "Abdul Vahab" (naskiĝis 1703 en Naĝdo; mortis la 20-an de julio 1792), estis islama teologo kiu venis el Naĝdo, nun Sauda Arabio, kaj kreis la vahabisman movadon.

Al-Ŭahab volis ke la islamanoj reiru al la fundamentoj de sia religio, rifuzante reformojn kaj idol-adoron. Li kondamnis multajn sufismajn kutimojn, ekzemple la kutimon preĝi al sanktuloj, kiel formoj de idol-adoro, ĉar laŭ li islamanoj nur preĝu al Dio mem. Li ankaŭ kondamnis la kutimon celebri la naskiĝtagon de la profeto Mohamedo pro la sama kialo.

Al-Ŭahab faris interkonsenton kun Muhammad bin Saud, la ĉefo de la sauda tribo, laŭ kiu ĉiuj teritorioj konkeritaj de tiu tribo sekvu liajn instruojn. Dum la venontaj jarcentoj, la Saudoj konkeris multege da lando kaj kreis la ŝtaton de Sauda Arabio, kiu nuntempe estas ankoraŭ regata de la familio Saud. Ĝis hodiaŭ la vahabisma speco de islamo estas ŝtata religo de Sauda Arabio.