Mohammad Ĥosejni Beheŝti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammad Ĥosejni Beheŝti
perse سید محمد حسینی بهشتی
Persona informo
Naskiĝo la 24-an de oktobro 1928
en Esfahano, Irano
Morto la 28-an de junio 1981
en Teherano, Irano
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per terorisma atako vd
Tombo Behesht-e Zahra vd
Religio Ŝijaismo
Lingvoj persaanglagermanaaraba vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Teherana universitato
Partio Islama respublika partio vd
Subskribo Mohammad Ĥosejni Beheŝti
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • teologo • akhoond • juĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sejed Mohammad Ĥosejni BEHEŜTI (perse سید محمد حسینی بهشتی, naskiĝis la 24-an de oktobro 1928, Esfahano, Irano — mortigita la 28-an de junio 1981) estis irana politikisto, ĝenerala sekretario de la Islama respublika partio, gvidanto de la irana justico. Li estis mortigita la 28-an de junio 1981 rezulte de terora ago.

Mohammad Beheŝti naskiĝis en Esfahano. Li studis en Teherana universitato kaj en Ĥomo (sub gvidado de Muhammad Husejn Tabatabaei). De 1960 ĝis 1965 li estris la Islaman centron en Hamburgo (Germanio), kie li konatiĝis kun sia estonta edzino kaj Mohammad Ĥatami. Ĝis 1979 li plurfoje estis arestita pro sia kontraŭŝaha agado.

Post la irana revolucio Mohammad Beheŝti estris la iranan justicon. Kune kun Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani li partoprenis en la parlamenta balotado de 1980, gvidinte la Islaman respublikan partion. Pli malfrue en la sama jaro Beheŝti rifuzis partopreni prezidantan balotadon, referencinte al diro de Ruhollah Ĥomejni, laŭ kiu prezidanto devas esti juristo, sed ne kleriko. Anstataŭ li la Islama respublika partio kandidatigis Abolhasan Banisadr, kiu gajnis balotadon, ricevinte 70 % da voĉoj.

La 28-an de junio 1981 Mohamad Beheŝti kaj pli ol 70 liaj sampartianoj pereis rezulte de la eksplodo, fare de la «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» en la domo, kie okazis la partia kunveno.