Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro
Persona informo
محمدعلی شاه قاجار
Naskiĝo 21-an de junio 1872 (1872-06-21)
en Tabrizo,  Kaĝara Persio
Morto 5-an de aprilo 1925 (1925-04-05) (52-jaraĝa)
en Sanremo,  Reĝlando Italio
Tombo Imam Husayn Mausoleum vd
Religio Ŝijaismo vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Subskribo Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro
Familio
Dinastio Kaĝaroj vd
Patro Mozaffar ad-Din Shah Qajar vd
Edz(in)o Malekeh Jahan vd
Infanoj Mohammad Hassan Mirza • Ahmad Shah Qajar • Mahmoud Mirza vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Ŝaho de Persio
Dum de 1907 ĝis 1909
Antaŭulo Muzaffaraddin Ŝah
Sekvanto Ahmad Ŝaho Kaĝaro, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro (perse: حمدعلی شاه ), en bahaa ortografio Muḥammad Sháh Qájár, (n. la 21-an de junio 1872 - m. la 5-an de aprilo 1925, en Sanremo) estis la ŝaho de Irano ekde la 8-a de januaro 1907 ĝis la 16-a de julio 1909.

Li estis kontraŭ la konstitucio kiu estis ratifita dum la regado de sia patro, Mozzafar-al-Din Ŝaho. En 1907 Mohammad Ali disigis la Nacian Asembleon kaj deklaris ke la konstitucio estis nuligita ĉar ĝi estis kontraŭ islama juro. Li bombadis la Asembleon kun la armea kaj politika subteno de Rusio kaj Britio. Tamen, li abdikis post la Persa Konstitucia Revolucio kaj estas memorita kiel simbolo de diktaturo.

Li fuĝis al Odeso, Rusio (nuntempa Ukrainio). Mohammad Ali elpensis sian revenon ekde Odeso. En 1911 li atingis Astarabad, Irano, sed liaj fortoj estis venkitaj. Mohammad Ali Ŝaho fuĝis al Konstantinopolo kaj mortis en San-Remo, Italio. Ironie, ĉiu estonta ŝaho de Irano ekde Mohammad Ali Ŝaho mortus en ekzilo ankaŭ.

Lia filo kaj posteulo, Ahmad Ŝaho Kaĝaro estis la lasta reganto en la Kaĝar-dinastio.