Mohammad Hussejn Fadlallah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mohammad Hussejn Fadlallah

Mohamed Husein Fadlalá, Mohammad Hussejn FADLALLAHMohamedo Husejno Fadlalaho (Naĝaf, Irako, 16a de novembro de 1935 - 4a de julio de 2010) estis ulemo kaj granda ajatolo libana, konsiderata elstara sekvanto de la Ŝijaismo kaj, laŭ kelkaj versioj, unu el la spiritaj estroj de la movado Hizbulaho.[1][2]

Li studis Islamajn Sciencojn antaŭ translokiĝi al Libano en 1966. Fine de la 1970-aj jaroj, post la malapero de la ajatolo Muzo Sadr, li iĝis la sola kiu restis en Libano dum la enlanda milito. Ĉi tio kun lia kondiĉo de "granda" ene de la ajatolaoj al li igis punkton de referenco por la komunumoj ŝijaismaj en Libano, Irako kaj Barejno. Li evoluis laŭlonge de sia vivo de netoleremaj pozicioj al aliaj pli toleremaj, speciale ĉe la rolo de virinoj en la Islamo, la dialogo interreligia kaj sociaj temoj. En 2005 elsendis fatvon kontraŭ al la atakoj memmortigintaj.[3]

Li neis esti spirita ĉefo de Hizbulaho post ĝia kreo en 1982, kaj ĝi kontraŭstaris al la kidnapo de okcidentuloj, sed li bone apogis iujn proponojn de la milicioj libanaj, sed malakceptis aliajn. Li manifestiĝis kontraŭulo al la murdoj, akuzante pri "politikaj" tiuj decidoj, kaj ne religiaj. Li subtenis ke temas pri disigaj iniciatoj kiuj promociis la lukton inter islamanoj. Post la atenco en 1983 kontraŭ la kazerno kaj la ambasado de Usono en Bejruto, kie mortis pli da 300 personoj, oni akuzis lin fare de la registaro de Usono kiel teroristo. Li suferis plurajn atencojn de tiam, inter aliaj tiu de aŭtobombo en Bejruto en 1985, atribuita al libanaj spionoj trejnitaj de la CIA.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muere el gran ayatolá Fadlalá, considerado líder espiritual de Hezbolá, El País, 4a de julio de 2010, konsultita samtage.
  2. Muere el ayatolá Fadlalá, mentor del Hezbolá libanés y "terrorista" para EEUU, AFP, 4a de julio de 2010, konsultita samtage.
  3. Fallece en el Líbano el ulema Husein Fadlala, un importante dignatario chií, EFE, 4 de julio de 2010, konsultita samtage.
  4. "ep"/