Mohammad Masaad
El Vikipedio
Mohammad MASAAD (n. 17-a de februaro 1983 en Rijado) estas futbalisto de Saŭdi-Arabio. Li estas relative juna ludisto kaj ludas kiel defendanto. Ĉe sia teamo Al Ahli li kontribuis al la gajno de la pokalo 2002 kaj de la vic-ĉampioneco. Plej ofte li ludas ĉe la maldekstra flanko, defende en la meza kampo au kiel defendanto. Dum la futbal-ĉampioneco en 2006 en Germanio li ludis en la teamo de Saŭda Arabio.
